Ĉina Radio Internacia diskongis projekton Mia Asocio, Mia Urbo kaj 55a datreveno de E-disaǔdigo en CO de UEA

(GMT+08:00) 2019-12-04 10:16:12     Redaktoro:Pluveta

Sabate en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, dum la 51a Malferma Tago, Ĉina Radio Internacia okazigis disvastigan eventon de la projekto Mia Asocio, Mia Urbo-Konekte kun Esperantaj-Asocioj kaj la 55a Datreveno de E-disaǔdigo de la radio. Dume, Mirinda faris prezentadon al dekoj da ĉeestantoj, konigante la celon, enhavon, regulojn kaj progreson de la evento kaj vokis varman eĥon.

En la ĉambro de Epstein, ĉeestantoj spektis la filmojn faritaj de esperantistoj el Slovakio, Italio, Burundo, Usono kaj aliaj 9 landoj de preskaǔ ĉiuj kontinentoj kaj lasis siajn bondezirojn al la evento kaj la 55a jubileo de la E-disaǔdigo de la radio. Dume ĉeestantoj kun granda interesoj diskutis pri tiuj filmoj kaj detale konsultiĝis pri la reguloj, datlimo kaj venonta plano de la evento.

Tiutage Duncan Charter, nova prezidanto de UEA, Orlando E. Raola, nova estrarano de UEA pri kongresoj, Jolanta Van Hoinstein, sekretario de Internacia Esperanto Instituto kaj aliaj ĉeestantoj sinsekve donis gratulojn kaj bondezirojn al la evento kaj la 55a datreveno de la E-disaǔdigo de Ĉinio Radio Internacia. Duncan diris en sia salumesaĝo, ke Ĉina Radio Interncia faris signifoplenan laboron en la pasintaj 55 jaroj, kio estas ege malfacila precipe en la tutmondiĝa epoko. Li mem estis aǔskultanto de la E-disaǔdigo de la radio kaj nun li prenis la programerojn de la radio kiel lernomaterialojn en la instruado de Esperanto en lernejoj kaj universitatoj. Li gratulis Ĉinan Radion Internacian pro sukcesa laboro en la pasintaj 55 jaroj kaj laǔdis novajn provojn de la E-redakcio por akceli la lingvan diversecon kaj interkulturajn interŝanĝojn utiligante la mediatan platformon kaj novajn amaskomunikajn teknikojn. Li esperas, ke estonte UEA kaj Ĉina Radio Internacia fortigos kunlaboron de projektoj kaj akcelos interŝanĝojn de homoj.

Orlando E. Raola diris, ke la evento Mia Asocio Mia Urbo novigis la koncepton de E-disvastigo kaj bone kunligis kaj kuraĝigis diverslandajn esperantistojn, aplikante la komunikan teknologion. Ĝis nun la evento jam akris sukecson kaj li esperas, ke la filmoj de la evento estos alportitaj al venontaj unviersalaj kongresoj kaj regionaj kongresoj, por ke pliaj esperantisoj konos la aktivecon de alilandaj esperantistoj.

Ankaǔ esperantistoj el Pollando, Francio, Nederlando kaj aliaj landoj donis gradulojn al la E-Redakcio de Ĉina Radio Internacia.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin