Li Keqiang intervidiĝis kun salvadora prezidento

(GMT+08:00) 2019-12-04 14:40:22     Redaktoro:Pluveta

Marde posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun salvadora prezidento Nayib Armando Bukele Ortez.

Li diris, ke ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Salvadoro en la pasinta jaro kontinue disvolviĝis la du landaj rilatoj. Tio konformas al la komunaj interesoj de la du popoloj kaj utilas al realigo de reciproka profito kaj komuna gajno. Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun Bukele por aranĝi la estontan disvolviĝon de la du landaj rilatoj. Ĉinio ĉiam pledas por tio, ke landoj, ĉu grandaj aŭ malgrandaj, estas egalaj, kaj ili devas respekti respektivajn suvenerecon kaj teritorian integrecon, egale trakti unu la alian kaj ne interveni en la internajn aferojn de aliaj landoj. Ĉinio subtenas la klopodon de Salvadoro por protekti nacian sekurecon kaj stabilecon kaj bonigi la popolan vivon. Ĉinio ankaŭ volas firmigi la politikan bazon de la dulandaj rilatoj, solidigi politikan reciprokan konfidon, disvolvi efikan kunlaboron kaj klopodi por krei belan estontecon de la dulandaj rilatoj.

Bukele diris, ke Salvadoro estas najbaro de Ĉinio trans la Pacifiko. La amikeco inter la du popoloj estas longtempa kaj profunda. Fortigi kunlaboron inter Salvadoro kaj Ĉinio alportos pli multajn ŝancojn por la du flankoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin