En Francio Esperanto-redakcio faris sian prezentadon pri la programo Mia Asocio, Mia Urbo

(GMT+08:00) 2019-12-05 11:21:27     Redaktoro:Xiong

De la 3a ĝis la 4a de decembro, Esperanto-redakcio faris sian prezentadon pri la programo Mia Asocio, Mia Urbo - Konekte kun Esperantaj Asocioj en Francio. Laborantoj de Esperanto-redakcio faris interŝanĝojn kun ĉefaj reprezentantoj kaj delegitoj de Franca Esperanto-Asocio, Eŭropa Esperanto-Demokratio, Eŭropa Esperanto-Movado. Ili diskutis pri disvolvo de Esperanto, movado de Esperanto kaj diverseco de eŭropaj lingvoj.

Bernard Cornevin, ĝenerala sekretario de Eŭropa Esperanto-Demokratio, diris, ke sekve de altiĝo de la ĉina ekonomia forto, la kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo pli kaj pli profundiĝas. Esperanto-institutoj de Ĉinio kaj Eŭropo havas pli vastan kunlaboran perspektivon. Ĉina Komunikila Grupo liveras internacian platformon por tiuj kunlaboroj. La du flankoj devas utiligi la komunikilan platformon por disvastigi rakontojn pri Ĉinio kaj Eŭropo per Esperanto.

Francio estas unu el landoj kun aktivaj Esperanto-organizoj, kaj tiuj Esperanto-organizoj ludas pozitivan rolon en internaciaj organizoj de Eŭropa Unio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin