Okazis 15a strategia konsiliĝo inter Ĉinio kaj Rusio

(GMT+08:00) 2019-12-05 12:25:27     Redaktoro:Shanshan

Merkrede en Ŝanhajo, Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj Nikolai Patrushev, sekretario de la Sekureca Konsilio de la Rusa Federacio, kune prezidis la 15an strategian konsiliĝon inter Ĉinio kaj Rusio. La du flankoj faris profundajn interŝanĝojn pri rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio en la nova epoko, internaciaj aferoj, multflanka kunlaboro, strategia kunlaboro en Azi-Pacifiko, kunlaboro pri milita sekureco kaj aliaj aferoj, kaj atingis vastan konsenton.

La du flankoj konsentis elvolvi la konsiliĝan sistemon pri strategia sekureco, efektivigi konsenton, atingitan de la du ŝtatestroj, profundigi politikan interfidon, striktigi strategian kunlaboron, firme oponi intervenon de eksteraj fortoj, firme subteni unu la alian pri kernaj interesoj, protekti sekurecon de politiko kaj sistemo de la du landoj, kaj krei pli sekuran kaj stabilan eksteran situacion por prospero de la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin