Ĉinio urĝas Usonon tiri lecionojn el atakoj de 11a de septembro

(GMT+08:00) 2019-12-05 14:43:03     Redaktoro:Yu

Ĉinio avertis merkrede, ke se Usono plu uzos duoblajn normojn en batalo kontraŭ terorismo aŭ intencos atenci suverenecon kaj sekurecon de aliaj landoj, ĝi fine glutos maldolĉan frukton kaj malutilos al siaj propraj interesoj.

Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en gazetara konferenco, "Pasis ne-longa tempo de post la atakoj de la 11a de septembro. Usono ne devas forgesi la doloron dum resaniĝo de vundoj."

La usona Ĉambro de Reprezentantoj ĵus adoptis la tiel nomatan "Akton de Politiko pri Ujguraj Homaj Rajtoj de 2019". Membro de la ĉambro Chris Smith nomis la preventajn kontraŭterorismajn kaj senradikaligajn klopodojn de la ĉina registaro en Xinjiang "modernaj koncentrejoj." Nancy Pelosi, prezidanto de la ĉambro, nomis la klopodojn "ofendegoj al la kolektiva konscienco de la mondo".

Responde al rilataj demandoj, Hua diris, "Mi aŭdis, ke iuj el la usonaj leĝdonantoj ne vizitis Ĉinion, se ne paroli pri Xinjiang de Ĉinio. Kiel ili povas paroli por la 1,4 miliardoj da ĉinoj aŭ la 25 milionoj da homoj en Xinjiang? Tamen ili faras maljustajn akuzojn kaj falsajn komentojn pri Xinjiang. Kiel arogantaj estas ili!"

Hua diris, ke Xinjiang-rilataj demandoj tute ne rilatas al homaj rajtoj, etneco aŭ religio, sed estas pri batalo kontraŭ separismo kaj perforta terorismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin