Ĉina Islama Asocio kondamnas adopton de Xinjiang-rilata leĝprojekto fare de usona Ĉambro de Reprezentantoj

(GMT+08:00) 2019-12-05 14:46:51     Redaktoro:Yu

La Ĉina Islama Asocio ĵaŭde esprimis fortan indignon pri kaj firman oponon kontraŭ la adopto de Xinjiang-rilata leĝprojekto fare de la usona Ĉambro de Reprezentantoj.

Deklaro publikigita de la asocio diris, ke la tiel nomata "Akto de Politiko pri Ujguraj Homaj Rajtoj de 2019", kiu estis aprobita de la usona Ĉambro de Reprezentantoj marde laŭ loka tempo, ignoris faktojn, makulis kaj senbaze kritikis la situacion de homaj rajtoj en la Xinjianga Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio kaj la politikojn de la ĉina registaro pri Xinjiang.

La asocio urĝas la usonan flankon respekti objektivan fakton, kaj ĉesi uzi demandojn pri religioj kaj homaj rajtoj por interveni en la internajn aferojn de Ĉinio kaj vundi la senton de la ĉina popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin