Wang Yi: Unuflankeco kaj hegemoniismo estas plej granda minaco al paco kaj stabileco de mondo

(GMT+08:00) 2019-12-05 14:49:15     Redaktoro:Yu

Merkrede en Seulo, vizitanta ĉina ŝtata konsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke nun unuflankeco kaj hegemonismo estas la plej granda minaco al paco kaj stabileco de la mondo..

Wang faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun sud-korea ministro pri eksterlandaj aferoj Kang Kyung-wha. Li diris, ke unuflankeco subfosas la nunan internacian ordon kaj la agoj de hegemonio defias la normojn pri internaciaj rilatoj. Ĉinio kaj Sud-Koreio estas najbaroj, amikoj kaj partneroj. Fronte al necertecoj pri la tuta mondo kaj profundaj ŝanĝiĝoj nevideblaj en jarcento, la du najbaraj landoj devas plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron, kompreni kaj subteni unu la alian, kaj kune protekti siajn leĝajn rajtojn kaj interesojn kaj ludi konstrueman rolon en paco kaj stabileco de la regiono. Li emfazis, ke Ĉinio ĉiam sekvas sendependan eksterlandan politikon de paco, rekomendas egalecon inter landoj grandaj kaj malgrandaj kaj subtenas demokratiigon de internaciaj rilatoj. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj respondecaj landoj, inkluzive de Sud-Koreio, por persisti pri multflankeco, sekvi la principojn de egaleco kaj justeco kaj preni konkretajn agojn por protekti la internacian sistemon kun la UN ĉe ĝia kerno, konservi la internacian ordon bazitan sur internacia leĝo, kaj protekti la multflankan komercan sistemon kun la Monda Organizo pri Komerco kiel ĝia bazo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin