Malsukcesos usona intrigo reteni Ĉinion per demando de Xinjiang

(GMT+08:00) 2019-12-05 20:00:37     Redaktoro:Yu

Lastatempe la usona Ĉambro de Reprezentantoj adoptis la tiel nomatan "Akton de Politiko pri Ujguraj Homaj Rajtoj de 2019", krude intervenante en la internajn aferojn de Ĉinio kaj senbaze kritikante Ĉinion pri politiko de Xinjiang , kontraŭterorismaj kaj stabiligaj rimedoj kaj la situacio de homaj rajtoj en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. La fundamenta celo de la usona flanko estas rompi prosperon kaj stabilecon de Xinjiang kaj subfosi historian procezon de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio. La ago refoje nudigis antaŭ la mondo la malestimindan intrigon de Usono reteni Ĉinion per la demando de Xinjiang. Tamen la intenco estas kondamnita al malsukceso.

La demando alfrontata de Xinjiang ne estas pri etneco, religio kaj homaj rajtoj, sed rilatas al batalo kontraŭ terorismo kaj separismo. En la pasintaj jaroj, Xinjiang multe suferis de terorismo kaj religia ekstremismo, kaj la sekureco de lokanoj estis grave minacita. Fronte al la severa situacio, Xinjiang prenis rimedojn por bati perfortajn terorismajn aktivecojn laŭ leĝo kaj samtempe donis grandan gravecon al traktado de radikaj kaŭzoj. La aŭtonoma regiono atingis rimarkindan rezulton en senradikaligo. Nun la regiono ĝuas harmonion kaj stabilecon de socio kun plibonigita popola vivteno kaj harmonia kunekzisto de malsamaj religioj. Aperis neniu perforta terorisma okazaĵo en la pasintaj tri jaroj en Xinjiang. Nun homoj de diversaj etnogrupoj estas pli unuiĝintaj. La regiono estas en la plej bona periodo de prospero kaj disvolviĝo en sia historio.

Xinjiang estas parto de Ĉinio. Ĉiuj etnogrupoj en Xinjiang, inkluzive de ujguroj, estas membroj de la ĉina nacio. La ĉina nacio neniam estigas ĝenaĵojn, tamen ili ne timas kaŭzi al si malagrablaĵon. La ĉina popolo de diversaj etnogrupoj havas firman volon pri protekto de ŝtata unueco kaj nacia solidareco, kaj ilia paŝo al realigo de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio estas nehaltigebla.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin