Proparolanto: Teksto de RAEP estas ekzamenata ekde tiu ĉi semajno

(GMT+08:00) 2019-12-05 20:02:50     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco, Gao Feng, diris ĵaŭde en regula gazetara konferenco, ke teksto de la interkonsento pri Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) estas ekzamenata ekde tiu ĉi semajno, kaj ĉiuj partioj bonvenigas Hindion aliĝi al la partnereco en frua dato.

Gao diris, ke ĉiuj partioj plu subtenos intensan komunikadon kaj konsiliĝon kun Hindio por solvi demandojn, pri kiuj zorgas Hindio, en maniero akceptebla por ambaŭ flankoj. Li diris ankaŭ, ke ĉiuj partioj antaŭenigas koncernajn laborojn laŭ la direkto decidita en la kunveno de gvidantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin