Novaĵoj (Decembro 06)

(GMT+08:00) 2019-12-06 17:11:45     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6a de decembro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio faris grandegan kontribuon al la mondo dum sia disvolviĝo; Ĉina ambasadoro al Usono avertis pri "detruaj fortoj" en la duflankaj rilatoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĵaŭde en Seulo, renkontiĝante kun diversrondaj amikaj erudiciuloj, Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke ĉi-jare estas la 70a datreveno de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Sub gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, la lando finis la disvolvan procezon nur en kelkdek jaroj, por kiu evoluintaj landoj elspezis eĉ kelkcent jarojn. Ĉinio faras grandegan kontribuon al la tuta mondo.

Wang montris, ke en pluraj jaroj Ĉinio faris pli ol 30% da kontribuo por la tutmonda ekonomia kresko kaj fariĝis ĉefa movforto por kresko de la monda ekonomio. 850 milionoj da homoj en Ĉinio liberiĝis de malriĉeco. Tio estis pli ol 70% por la tutmonda malriĉec-elimino, kaj kreis grandan miraklon de la homaro. En la pasintaj 20 jaroj, kresko de vegetaraĵo en Ĉinio okupis 25% de la mondo, kaj Ĉinio estas grava forto por konstruado de monda ekologia medio. En 2018, la ellaso de karbona dioksido de Ĉinio reduktiĝis je 45,8% kompare kun la jaro 2005, kaj Ĉinio anticipe atingis sian promesitan celon al la internacia komunumo kaj faris gravan kontribuon por trakti klimatan ŝanĝiĝon.

Ĉina ambasadoro al Usono Cui Tiankai diris, ke ĉina-usonaj rilatoj estas ĉe ŝlosila vojkruciĝo, kaj oni devas atenti, ke iuj detruaj fortoj utiligas la daŭrajn komercajn konfliktojn.

Cui diris tion merkrede vespere en vespermanĝo okazigita de la Usona-Ĉina Komerca Konsilio, kiu reprezentas pli ol 200 usonajn kompaniojn, havantajn komercajn rilatojn kun Ĉinio. Li diris, ke aperas ekstrema retoriko, kiel ekzemple apartiĝo, la nova 'Malvarma Milito,' kaj konflikto de civilizacioj. Se suspekto, malamo, fremdiĝo kaj konfrontiĝo pliiĝas sen ia ajn limigo, kiajn sekvojn devos suferi la du popoloj kaj la tuta mondo.

Ĉina ambasadoro al Egiptio, Liao Liqiang, okazigis gazetaran konferencon ĵaŭde en Kairo por ekspliki la pozicion de Ĉinio pri la demandoj de Honkongo kaj Xinjiang. Pli ol dek ĉefaj mediatoj de Egiptio, inkluzive de la Mez-orienta Novaĵ-Agentejo kaj la ĵurnalo Al Ahram, kaj ĉinaj raportistoj ĉeestis la kunvenon.

Liao diris, ke pri la demando de Honkongo estas fundamenta principo kaj du bazaj faktoj. Laŭ la Ĉarto de la UN, iu ajn lando ne devas interveni en la internajn aferojn de alia lando, kaj honkongaj aferoj estas tute la internaj aferoj de Ĉinio kaj toleras nenian intervenon de iu ajn lando. La du bazaj faktoj montras, ke nunaj okazaĵoj en Honkongo estas ne pacaj manifestacioj, sed centprocentaj perfortaĵoj, kaj ignorante bazajn faktojn, iuj eksterlandaj fortoj, inkluzive de iuj okcidentaj amaskomunikiloj, beligis perfortaĵojn en Honkongo kiel proponojn pri demokratio kaj akuzis la policon, kiu agis laŭ leĝo, pri perforto. Li aldonis, ke lastatempe Usono oficialigis la tiel nomatan Akton pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio en Honkongo kiel leĝon spite al forta opono de Ĉinio. La movo de Usono, kiu serioze intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio kaj malobeas internacian leĝon kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj, estas hegemonia konduto. La ĉina registaro kaj la ĉina popolo firme oponas tion.

Liao diris, ke rilate al la demando de Xinjiang estas fundamenta principo kaj kvar veroj. La principo estas, ke la demando alfrontata de Xinjiang ne rilatas al homaj rajtoj, etneco kaj religio, sed estas pri batalo kontraŭ terorismo kaj separismo. La kvar bazaj veroj estas, ke unue, la ĉina registaro delonge donas grandan gravecon al stabileco kaj disvolvado de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj al protekto de lokaj religioj kaj kulturoj; due en la pasintaj pli ol 20 jaroj, homoj de diversaj etnogrupoj en Xinjiang multe suferis de terorismo, kaj miloj da senkulpaj homoj estis mortigitaj kaj vunditaj; trie la rimedoj prenitaj de Ĉinio en la lastaj jaroj celas malebligi reproduktiĝon de ekstremismo kaj terorismo de la fonto; kaj kvare, centroj de profesia kaj eduka trejnado en Xinjiang celas helpi al iuj lokanoj sin liberigi de la influo de terorismo kaj altigi sian profesian lertecon.

La Komitato de Etnaj kaj Religiaj Aferoj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) ĵaŭde kondamnis la adopton de la leĝprojekto pri Xinjiang-rilataj demandoj fare de la usona Ĉambro de Reprezentantoj.

Membroj de la komitato, politikaj konsilistoj el etnaj minoritataj grupoj kaj reprezentantoj de kvin ĉefaj religioj en Ĉinio faris paroladojn en simpozio, kiun organizis la komitato por kondamni la mensogojn kaj erarojn en la leĝprojekto kaj klarigi la faktojn kaj verojn.

La ĉeestantoj diris, ke la usona flanko kalumniis la klopodojn de Ĉinio en senradikaligo kaj batalo kontraŭ terorismo, kaj subtenis kaj instigis infiltran kaj renversan subfosadon, terorismajn agadojn, etnan separismon kaj religian ekstremismon. Tiaj agoj, kiuj serioze intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio kaj tretas la moralan bazlinion, estas elmontro de hegemoniismo. Ili akcentis, ke konservi la socian stabilecon kaj longedaŭran pacon kaj sekurecon estas aspiro de la popolo, kaj la senradikaligaj kaj kontraŭterorismaj klopodoj de Ĉinio celas elimini la "tumoron", kiu malhelpas homojn de ĉiuj etnoj en Xinjiang vivi pli bonan vivon , kaj helpos realigi harmonian kaj sanan disvolviĝon de Xinjiang.

La Dogantarifa Komisiono de la Ŝtata Konsilio diris vendrede, ke Ĉinio laboras pri escepto de imposto por parto de sojfabo kaj porkaĵo importitaj el Usono laŭ petoj prezentitaj de rilataj kompanioj.

La komisiono diris, ke ĝi ekskluzivos aron da varoj el tarifaj rimedoj kontraŭ la usona rimedo de la Sekcio 301. Laŭ enlandaj bezonoj, ĉinaj entreprenoj importas certan kvanton da varoj el Usono per merkat-bazita aĉetado.

Ĉina sendito diris ĵaŭde, ke la Sekureca Konsilio de la UN surŝultrigas la ĉefan respondecon pri protekto de paco kaj sekureco de la mondo, kaj la membroj de la konsilio devas subteni unuiĝon kaj kunlaboron inter si.

Tiutage en la Blanka Domo, usona prezidento Donald Trump renkontiĝis kun reprezentantoj de iuj membroj de la Sekureca Konsilio. Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris en la renkontiĝo, ke fortigi kunlaboron, subteni unuiĝon, konservi mondan pacon kaj akceli sekurecon kaj disvolviĝon de la mondo estas la komuna respondeco de ĉiuj membroj de la konsilio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin