Ĉina ambasadoro al Usono avertas pri "detruaj fortoj" en la duflankaj rilatoj

(GMT+08:00) 2019-12-06 13:47:34     Redaktoro:Yu

Ĉina ambasadoro al Usono Cui Tiankai diris, ke ĉina-usonaj rilatoj estas ĉe ŝlosila vojkruciĝo, kaj oni devas atenti, ke iuj detruaj fortoj utiligas la daŭrajn komercajn konfliktojn.

Cui diris tion merkrede vespere en vespermanĝo okazigita de la Usona-Ĉina Komerca Konsilio, kiu reprezentas pli ol 200 usonajn kompaniojn, havantajn komercajn rilatojn kun Ĉinio. Li diris, ke aperas ekstrema retoriko, kiel ekzemple apartiĝo, la nova 'Malvarma Milito,' kaj konflikto de civilizacioj. Se suspekto, malamo, fremdiĝo kaj konfrontiĝo pliiĝas sen ia ajn limigo, kiajn sekvojn devos suferi la du popoloj kaj la tuta mondo.

La ambasadoro diris, ke Ĉinio atendas labori kun Usono por disvolvi rilatojn bazitajn sur kunordigo, kunlaboro kaj stabileco kaj atingi sanan kaj daŭran kreskon de la rilatoj. La du landoj estis ombritaj de komercaj konfliktoj dum la pasinta jaro, tamen la du flankoj multe laboras por solvi siajn malkonsentojn. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Usono estas ĉefaj koncernatoj de paco, stabileco kaj prospero de la mondo, kaj ĉiu el ili estas koncernato de disvolviĝo de ĉina-usonaj rilatoj. Estas la socia respondeco de ĉinaj kaj usonaj kompanioj por oponi iun ajn, kiu intencas provoki konfrontiĝon kaj malamon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin