Ĉinio laboras pri escepto de imposto por sojfabo kaj porkaĵo importitaj el Usono

(GMT+08:00) 2019-12-06 14:57:51     Redaktoro:Yu

La Dogantarifa Komisiono de la Ŝtata Konsilio diris vendrede, ke Ĉinio laboras pri escepto de imposto por parto de sojfabo kaj porkaĵo importitaj el Usono laŭ petoj prezentitaj de rilataj kompanioj.

La komisiono diris, ke ĝi ekskluzivos aron da varoj el tarifaj rimedoj kontraŭ la usona rimedo de la Sekcio 301. Laŭ enlandaj bezonoj, ĉinaj entreprenoj importas certan kvanton da varoj el Usono per merkat-bazita aĉetado.

La komisiono aldonis, ke la kompanioj atendas aĉeti varojn kvalifikitajn al impost-escepto surbaze de sendependa intertraktado, importos taŭgajn varojn kaj portos la rilatajn profitojn aŭ perdojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin