Ĉinio avertas Usonon ne plu esti obstaklo al internacia batalo kontraŭ terorismo

(GMT+08:00) 2019-12-06 19:57:26     Redaktoro:Yu

La tiel nomata Akto de Politiko pri Ujguraj Homaj Rajtoj, lastatempe adoptita de la usona flanko, senbride kalumnias la kontraŭterorismajn kaj senradikaligajn klopodojn de Ĉinio, malice atakas la politikon de la ĉina registaro pri regado de Xinjiang, kaj grave malobsevas internacian leĝon kaj bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn. La tiel nomata akto, kiu plene nudigis antaŭ la mondo la intrigon de Usono uzi duoblajn normojn en la batalo kontraŭ terorismo kaj krude interveni en la internajn aferojn de Ĉinio sub la flago de "homaj rajtoj", kaj sendis eraran signalon al fortoj de perforta terorismo, estas firme oponata de la ĉina popolo kaj la internacia komunumo.

Usono, kiu ĉiam pretendas esti la defendanto de homaj rajtoj, havas tre malbonajn registrojn pri homaj rajtoj. La usona socio delonge estas obsedata de la problemoj de blankula supereco, rasa diskriminacio kaj senbrida disvastiĝo de pafiloj. Iuj altrangaj registaraj funkciuloj eĉ publike faris rasismajn kaj ksenofobiajn paroladojn. Nelonge post sia enoficiĝo, la usona registaro promulgis ordonon kontraŭ islamanoj, kio plue intensigis la konflikton inter etnaj minoritatoj en Usono. La rezultoj de opinisondo de la organizo Gallup kaj la esplorcentro Pew montris, ke 42% de la usona loĝantaro estas ekstreme maltrankvilaj pri rilatoj inter etnaj grupoj, kaj 75% de la islamaj loĝantoj opinias, ke estas serioza diskriminacio kontraŭ la islamanoj en la usona socio.

En la lastaj jaroj, la usona registaro fojfoje lanĉis aŭ provokis militojn en Afganio, Irako kaj Sirio en la nomo de protekto de "homaj rajtoj". La agadoj ne povis alportis pacon al tiuj landoj, sed kreis tragediojn. Sub la flago de "homaj rajtoj", Usono tretis homajn rajtojn kaj serĉis hegemoniismon, kio estis unuanime kondamnita de mondaj popoloj.

Terorismo estas komuna malamiko de la homaro. Nun la internacia situacio profunde ŝanĝiĝas kun pli komplikaj defioj de terorismo kaj ekstremismo. Usono devas tuj ĉesi interveni en la internajn aferojn de Ĉinio per la demando de Xinjiang, forĵeti duoblajn normojn kaj fari tion, kio utilas al la batalo kontraŭ ekstrema terorismo kaj intensigo de kunlaboro pri la batalo kontraŭ terorismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin