Estas espero ke Usono pli multe aŭskultu prudentajn voĉojn

(GMT+08:00) 2019-12-10 19:36:56     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 10a de decembro Hua Chunying, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, esperis, ke Usono pli multe aŭskultu la prudentajn voĉojn de klarvidaj homoj el diversaj usonaj rondoj, forlasu la penson de malvarma milito, kaj klopodu kune kun Ĉinio por ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono disvolviĝu stabile.

Lastatempe iuj usonaj fakuloj parolis en malsamaj okazoj pri evoluado de Ĉinio kaj faris kritikojn pri la politikoj de la Trump-registaro, rilataj al Ĉinio. La usona eksa vicŝtatsekretario kaj eksa direktoro de la Monda Banko, Robert Zoellick, asertis, ke la antagonismo inter Ĉinio kaj Usono estigos nekalkuleban perdon kaj danĝeron. La estro de la Centro de Daŭripova Disvolvado en la Kolombia Universitato, Jeffrey D. Sachs, tekstis, ke Ĉinio strebas al sia disvolviĝado, kaj tio estas justa kaj deca, kaj la "komerca milito" kontraŭ Ĉinio ne utilas solvi tiujn problemojn, kiuj sin trovas en Usono mem. Por tio Hua Chunying diris:

"La rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ne estas ludo je nula sumo. La interesoj de Ĉinio kaj Usono estas altagrade interfandiĝantaj, la sektoroj de kunlaboro estas vastaj. Oni devas kompreni: kunlaboro estas pli bona ol konflikto, kaj dialogo estas pli bona ol antagonismo. Ni esperas, ke Usono pli multe aŭskultu la prudentajn voĉojn de klarvidaj homoj el diversaj usonaj rondoj, forlasu la penson de malvarma milito, kaj klopodu kune kun Ĉinio por ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono disvolviĝu stabile."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin