Kial okcidentaj mediatoj selektive silentas pri Xinjiang-rilataj demandoj

(GMT+08:00) 2019-12-10 13:25:27     Redaktoro:Yu

Lastatempe la Ĉina Tutmonda Televid-Reto elsendis du dokumentajn filmojn pri batalo kontraŭ terorismo en Xinjiang. Sed ĉefaj okcidentaj mediatoj, kiuj ĉiam donas grandan atenton al demandoj rilataj al Xinjiang, ĉi-foje selektive silentas. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris lunde, ke mediatoj havas socian respondecon objektive kaj senpartie montri al la publiko faktojn kaj veron, sed ne devas selektive silenti kaj tiel miskomprenigi la publikon.

Surbaze de multaj objektivaj faktoj, la du dokumentaj filmoj "Fronto de Kontraŭterorisma Batalo en Xinjiang de Ĉinio" kaj "La Nigra Mano - la Orient-Turkestana Islama Movado kaj Terorismo en Xinjiang" registris klopodojn kaj oferojn de Ĉinio en la batalo kontraŭ la tri "fifortoj" kaj malkovris brutalaĵojn de la terorisma organizo, kiu disvastigis ekstreman ideologion, provokis etnan malamon, venenis virinojn kaj infanojn kaj efektivigis terorismajn okazaĵojn. Sed raportistoj rimarkis, ke estis tre malmultaj raportoj pri la du filmoj el ĉefaj okcidentaj amaskomunikiloj.

Hua diris, ke kiam iuj kun kaŝita intenco fabrikis famojn pri demandoj rilataj al Xinjiang, iuj okcidentaj amaskomunikiloj tuj sekvis, sed antaŭ faktoj kaj vero de demandoj rilataj al Xinjiang, ili silentas. Do, kial? Kion ili timas? Ŝi aldonis, ke faktoj montris, ke la Orient-Turkestana Islama Movado uzis eĉ virinojn kaj infanojn por terorismaj okazaĵoj. Mediatoj havas socian respondecon montri al la publiko faktojn kaj veron, sed ne devas selektive silenti kaj tiel miskomprenigi la publikon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin