Oka kunveno de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio okazos en Chengdu, Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-12-11 11:42:23     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying anoncis marde, ke ĉina ĉefministro Li Keqiang prezidos la 8an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio en la ĉina sudokcidenta urbo Chengdu en la 24a de decembro.

Hua diris, ke sud-korea prezidento Moon Jae-in kaj japana ĉefministro Shinzo Abe ĉeestos la kunvenon. Ŝi aldonis, ke ĉi tiu jaro markas la 20an datrevenon de la triflanka kunlaboro de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, kiu rikoltis fruktodonajn rezultojn. Ĉi-jara kunveno fokusiĝos al la venonta jardeko, altigos la nivelon de kunlaboro inter la tri landoj kaj antaŭenigos pacon, stabilecon, disvolviĝon kaj prosperon en la regiono kaj la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin