Ĉinio publikigis tridimensiajn bildojn bazitajn sur ter-observa satelito

(GMT+08:00) 2019-12-11 14:09:55     Redaktoro:Yu

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio marde publikigis la unuan aron da tridimensiaj bildoj bazitaj sur datumoj de la ĵus enorbitigita ter-observa satelito Gaofen-7.

La satelito Gaofen-7, grava parto de la ĉina altdifina ter-observa projekto, estas la unua civila optik-transmisia satelito por tri-dimensia termezuro kaj mapado, kiu povas atingi la submetran difinon.

La publikigitaj 22 bildoj montras la Pekinan Ĉefurban Internacian Flughavenon, la novan Pekinan Daxing-an Internacian Flughavenon, kaj ankaŭ kelkajn regionojn en la ĉinaj provincoj Anhui, Guangdong kaj Shandong. Ankaŭ aviadiloj, veturiloj, konstruaĵoj kaj arboj klare videblas en la bildoj.

La satelito, ĵetita de la Taiyuan-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina norda provinco Shanxi en la 3a de novembro, estas en orbito je la altitudo de 506 kilometroj kaj havas projektitan vivdaŭron de ok jaroj. Pli ol 14 000 bildoj estis akiritaj de la satelito.

Cao Haiyi, ĉefprojektisto de Gaofen-7 en la Ĉina Akademio de Spaciala Teknologio, diris, ke ĝi estos uzata ĉefe por tridimensia mapado en la proporcio de 1 al 10 000. Nur kelkaj landoj atingis ĉi tiun nivelon de termezuro kaj mapado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin