Novaĵoj (Decembro 11)

(GMT+08:00) 2019-12-11 16:35:54     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11-a de decembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke la oka kunveno de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio okazos en Chengdu, Ĉinio; Demokratoj de la usona Ĉambro de Reprezentantoj anoncis du artikolojn de akuzo kontraŭ Trump. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying anoncis marde, ke ĉina ĉefministro Li Keqiang prezidos la 8an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio en la ĉina sudokcidenta urbo Chengdu en la 24a de decembro.

Hua diris, ke sud-korea prezidento Moon Jae-in kaj japana ĉefministro Shinzo Abe ĉeestos la kunvenon. Ŝi aldonis, ke ĉi tiu jaro markas la 20an datrevenon de la triflanka kunlaboro de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, kiu rikoltis fruktodonajn rezultojn. Ĉi-jara kunveno fokusiĝos al la venonta jardeko, altigos la nivelon de kunlaboro inter la tri landoj kaj antaŭenigos pacon, stabilecon, disvolviĝon kaj prosperon en la regiono kaj la mondo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio oponas politikigon de sportkonkursoj kaj vokas protekti la laŭleĝajn rajtojn de senkulpaj sportistoj de ĉiuj landoj.

Proparolanto Hua Chunying faris la komentojn, kiam ŝi estis petita komenti tion, ke la Monda Kontraŭdopada Agentejo lunde decidis malpermesi al Rusio partopreni en gravaj internaciaj sportkonkursoj dum kvar jaroj.

Hua diris en regula gazetara konferenco, ke la ĉina registaro ĉiam atribuas grandan gravecon al batalo kontraŭ dopado kaj konservas nul-toleran sintenon kontraŭ kulpuloj. Tamen Ĉinio ankaŭ oponas politikigon de sportkonkursoj kaj vokas protekti la laŭleĝajn rajtojn de senkulpaj sportistoj de ĉiuj landoj, por konservi la justecon, egalecon kaj purecon de internaciaj sportkonkursoj.

Hua aldonis, ke Rusio estas grava membro de la internacia olimpika komunumo, kaj en Ruio estas multaj elstaraj sportistoj, kiuj estas pasiaj al la olimpika afero, kaj ili faris multajn gravajn kontribuojn.

Zhai Jun, ĉina speciala sendito pri la mez-orientaj aferoj diris en gazetara konefrenco lunde en Tel-Avivo, ke Ĉinio kaj Israelo konsentas daŭrigi la reciprokprofitan kunlaboron inter la du landoj.

Zhai diris al raportistoj, ke ĉina-israela kunlaboro estas la fundamenta aspiro de ambaŭ flankoj, kiu fokusiĝas al la interesoj kaj bonfarto de la du popoloj kaj baziĝas sur reciproka respekto kaj reciproka profito.

Zhai diris, ke li ĝojas aŭdi de israela ministro pri eksterlandaj aferoj Yisrael Katz dum renkontiĝo, ke la israela registaro bonvenigas pli multajn ĉinajn investantojn kaj kompaniojn al Israelo. Zhai esperis, ke la duflanka kunlaboro kreskos en la kadro de la ĉina iniciato Zono kaj Vojo. Li diris, ke Israelo kaj Mez-Oriento estas gravaj partoprenanto de la iniciato Zono kaj Vojo, kaj li atendas vidi pli da kunlaboro kaj rezultoj de la Zono kaj Vojo.

Parolante pri la palestina-israela demando, Zhai diris, ke Ĉinio havas tre klaran starpunkton, kaj persistos plu pri la kvar-punkta propono de ĉina prezidanto Xi Jinping pri solvado de la demando. Li aldonis, ke dum vojaĝo al Mez-Oriento, li renkontiĝis kun palestina prezidento Mahmoud Abbas kaj israela ministro pri eksterlandaj aferoj Yisrael Katz; kvankam estas malkonsentoj inter Palestino kaj Israelo, kaj ili havas malsamajn opiniojn pri la situacio, tamen ambaŭ montris volon solvi la konflikton en paca maniero.

Lastatempe la Ĉina Tutmonda Televid-Reto elsendis du dokumentajn filmojn pri batalo kontraŭ terorismo en Xinjiang. La filmoj produktitaj en la angla lingvo amplekse elmontras severan situacion de la batalo kontraŭ terorismo en Xinjiang kaj racian reagon de Ĉinio kontraŭ terorismo kaj sisteme pruvas, ke senradikaligo estas la unika elekto por realigi longedaŭran sekurecon en Xinjiang.

La du filmoj plusenditaj de la perslingva sekcio de Ĉina Komunikila Grupo vekis grandan atenton de iranaj komunikiloj kaj estis plusenditaj de ili.

Iranaj retanoj forte kondamnis teroristojn, kiuj uzis infanojn por efektivigi terorismajn okazaĵojn, kaj dubis pri duoblaj normoj de Usono kaj aliaj okcidentaj landoj en la batalo kontraŭ terorismo. Iu iranano en la socia retejo Facebook aprezis la grandan progreson de Xinjiang en la lastaj jaroj kaj esprimis sian komprenon pri kontraŭterorismaj rimedoj prenitaj de la ĉina registaro.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio marde publikigis la unuan aron da tridimensiaj bildoj bazitaj sur datumoj de la ĵus enorbitigita ter-observa satelito Gaofen-7.

La satelito Gaofen-7, grava parto de la ĉina altdifina ter-observa projekto, estas la unua civila optik-transmisia satelito por tri-dimensia termezuro kaj mapado, kiu povas atingi la submetran difinon.

La publikigitaj 22 bildoj montras la Pekinan Ĉefurban Internacian Flughavenon, la novan Pekinan Daxing-an Internacian Flughavenon, kaj ankaŭ kelkajn regionojn en la ĉinaj provincoj Anhui, Guangdong kaj Shandong. Ankaŭ aviadiloj, veturiloj, konstruaĵoj kaj arboj klare videblas en la bildoj.

La satelito, ĵetita de la Taiyuan-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina norda provinco Shanxi en la 3a de novembro, estas en orbito je la altitudo de 506 kilometroj kaj havas projektitan vivdaŭron de ok jaroj. Pli ol 14 000 bildoj estis akiritaj de la satelito.

Cao Haiyi, ĉefprojektisto de Gaofen-7 en la Ĉina Akademio de Spaciala Teknologio, diris, ke ĝi estos uzata ĉefe por tridimensia mapado en la proporcio de 1 al 10 000. Nur kelkaj landoj atingis ĉi tiun nivelon de termezuro kaj mapado.

Demokratoj de la usona Ĉambro de Reprezentantoj marde anoncis du artikolojn de akuzo kontraŭ prezidento Donald Trump pri misuzo de potenco kaj obstrukcado al la Kongreso.

Prezidanto de la Juĝa Komitato de la Ĉambro de Reprezentantoj, Jerry Nadler, sub la akompano de prezidanto de la ĉambro Nancy Pelosi kaj aliaj demokrataj komitatanoj, diris, ke demokratoj antaŭenpuŝas akuzojn pri misuzo de potenco kaj obstrukcado de la Kongreso.

"La daŭra misuzo de potenco fare de la prezidento lasis al ni neniun elekton," diris la prezidanto de la Komitato pri Informo de la Ĉamaro de Reprezentantoj, Adam Schiff. Li aldonis, ke la atesto de la akuzebla konduto de la prezidento estas frakasa kaj nekontestebla pri misuzo de potenco rilate al Ukrainio.

Trump estas la kvara usona prezidento en la usona historio, kiu alfrontas akuzon. Se iu el artikoloj de la Juĝa Komitato aŭ la Ĉambro estos adoptita, li estos la tria usona prezidento alfrontanta proceson en la Senato.

La atribua ceremonio de Nobel-premio okazis marde en la svisa ĉefurbo Stokholmo. Ĉiuj ĉi-jaraj laŭreatoj ricevis siajn premiojn en la Koncerta Halo.

Parolante al la laŭreatoj, profesoro Carl-Henrik Heldin, prezidanto de la Estraro de Nobel-Fondaĵo, diris: "La publika ekzemplo de tio, kion ni alfrontas, estas manko de respekto al la farakase granda nombro da atestoj, kiuj montras, ke nia vivstilo negative influas nian klimaton.Nur per daŭra lukto la homaro povas plibonigi sin, sian socion kaj sian medion."

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin