Ĉinio, EU kaj Internacia lingvo Esperanto

(GMT+08:00) 2019-12-11 14:45:39     Redaktoro:祃璟琳

Bernard Cornevin (maldekstre la dua), sekretario de Eŭropo-Demokratio Esperanto-Francio (EDE-Fr), (Individua teksto)

En la okazo de la vizito en Parizo de ĉinaj esperantistaj ĵurnalistoj de radio kaj televidado el ĈRI(Ĉina Komunikila Grupo), mi skribis artikoleton pri la graveco de Esperanto por Ĉinio kaj por Eŭropa Unio.

PLANO

1-Malfacilaĵoj pri internacia komunikado por la plimulto en la mondo.

2-La internaciaj organizaĵoj

3-Esperanto estas la helpa internacia lingvo, pro ĝia celo kaj pro ĝia konstruo, kiu sukcesis ekde1922.

4- De 1922 ĝis 1945, Eo progresis lingve, malgraŭ la persekutoj ĉefe de faŝistaj registaroj.

5- Post 1945 ĝis 2000, la hegemonio de Usono favoras la anglan lingvon. Esperanto progresis lingve sed ne diplomate, escepte ĝia agnosko ĉe UNESKO.

6- EEK ekde 1958, EU ekde 1992 : de 4 ĝis 24 oficialaj lingvoj. La hegemonia lingvo estas, komence la franca, nun la angla.

7- Ekde 2000, Usono estas en relativa malkreskiĝo sur Interreto, en la monda ekonomio kaj por ekologio.

8- Sur Interreto la relativa parto de la angla lingvo malkreskiĝis de 100% en la komenco ĝis ĉirkaŭ 25% nun.

9- La ekonomio en Orienta Azio estas la plej dinamika ekde 50 jaroj. Novaj superpotencoj estas BRIĈ : Brazilo, Rusujo, Barato kaj Ĉinio. Relativaj ekonomiaj malkresko de Usono kaj kresko de Azio.

10- La aktuala mondo necesas novan internacian lingvan politikon por nova internacia socia-ekologia modelo.

11- Kiel doni al Esperanto pli grandan ekonomian valoron ?

1- La granda plimulto de la civitanoj en Eŭropa Unio (EU), en Ĉinio kaj en la mondo alfrontas grandajn malfacilaĵojn por bona komunikado je internacia nivelo.

La reganta lingvo, la angla, ne estis trudita ĉefe pro siaj lingvaj kvalitoj ĉar, ekzemple, la lingvisto Claude Hagège |Klodjo Haĵeĵ] skribis : "la angla estas tre malfacila lingvo". Ĝi estis trudita pro la teknologia antaŭeniro kaj pro la ekonomia kaj politika superregado, unue de Britio, due de Usono, dum la du lastaj jarcentoj.

La facila, justa kaj helpa internacia lingvo povas efike kunhelpi solvi la problemon de la internacia komunikado kaj la nuntempajn ekologiajn, ekonomiajn kaj sociajn defiojn en la mondo.

2- La internaciaj organizaĵoj, je duonkontinenta, kontinenta aŭ tutmonda niveloj, povas plibonigi sian efikecon kaj lingvan neŭtralecon per Esperanto

3- En septembro 1922, en la Ligo de Nacioj, kiu ekzistis antaŭ la UNO (Unuiĝintaj Nacioj Organizo), 13 landoj kiuj kune enhavis preskaŭ la duonon de la monda loĝantaro (Ĉinio, Barato, Japonio, Irano ktp)., voĉdonis por rezolucio pri Esperanto. Ili demandis ke Esperanto fariĝis helpa labora lingvo por la Ligo de Nacioj. Malfeliĉe, unu lando kontraŭis : Francujo. Ekde tiu propono, Esperanto estas la helpa internacia lingvo.

4- Inter 1922 kaj 1945, malgraŭ la persekutoj ĉefe de faŝistaj registaroj kiel Germanujo, Japanujo ktp, Esperanto travivis kaj progresis en la mondo.

5- Post la dua mondmilito ĝis 2000, la angla lingvo fariĝis pli kaj pli uzita pro la ekonomia, financa, milita, kultura hegemonio de Usono. La rusa lingvo estis grava en Orienta Eŭropo ĝis 1990. Esperanto (Eo) havis iomete da sukceso en UNESKO kun la rezolucioj de 1954 kaj 1985 ; sed ĝi ne progresis diplomatie en la aliaj internaciaj organizaĵoj.

6- Europa Unio (EU) estas plurlingva konstruo, sed la angla estas nun hegemonia lingvo.

La Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) estis kreita fine de la 1950-aj jaroj fare de ses okcident-eŭropaj landoj. Ĝi iom post iom ekspansiiĝos kaj fariĝos Eŭropa Unio (EU) post 1992. La komenca principo de egala agnosko de la naciaj lingvoj de la ses landoj (4 lingvoj komence) etendiĝos al 24 naciaj lingvoj por la 28 EU-landoj antaŭ Briteliro (« Brexit »). Ĝis la pligrandiĝo de 1995 al antaŭe neŭtralaj landoj (Svedio, Finnlando, Aŭstrio), la franca lingvo havis la ĉefan rolon, precipe pro sia rolo de diplomatia kaj jura lingvo ekde pluraj jarcentoj, kaj kiel lingvo de tri landoj sur ses en la komenco de EEK. Sed post 1995 la angla fariĝis pli kaj pli hegemonia, ĉi tiu superregado kreskiĝis post la granda plivastiĝo al dek centraj, orientaj kaj sudaj eŭropaj landoj en 2005. La antaŭparolaj dokumentoj de la diversaj EU-institucioj kiuj pretigas la decidojn, kaj ankaŭ tiuj de la oficialaj retejoj, la plej ofte, haveblas nur en la angla. Tamen estas du aliaj « proceduraj lingvoj », la plej parolataj en EU, la germana kaj la franca. Briteliro ne estas favora al la « tut-angla » en Europo.

7- Post 2000 estas relativa malkresko de Usono kaj de la tute-angla en la dudek-unua jarcento, sur Interreto, en la monda ekonomio, la monda diplomatio, kaj por ekologio.

8- Sur Interreto la relativa parto de la angla lingvo malkreskiĝis de 100% en la komenco ĝis ĉirkaŭ 25% nun.

9- La ekonomio en Orienta Azio estas la plej dinamika ekde 50 jaroj. La ekonomio de la Ĉinio estas pli granda ol tiu de la Usono ekde 2015. Japanio, Ĉinio, Koreio kaj Sud-Orienta Azio, kune, proksimume faris 5% de la monda komerco en 1960 kaj pli ol 30% en 2019.

Estas kvar novaj superpotencoj : Brazilo, Rusujo, Barato kaj Ĉinio (BRIĈ). Kune ilia loĝantaro estas 41% de la monda loĝantaro kaj ili faras 32 % de la monda produkto.

Kontraŭe la parto de la landoj de angla lingvo (Usono, Britujo, Australio ktp.) malkreskiĝis de proksimume 25% en 1960 ĝis 15 % en 2018 de la monda eksporto kaj 20 % de la monda produkto.

10- La lingvaj justeco kaj efikeco mendas pli grandan ekspansion por Esperanto.

La 94% de la mondaj civitanoj, kiuj ne estas naskiĝ-anglo-parolantaj, ne akceptos ĉiam resti civitanoj de dua au tria klaso.

Angla lingvo estas ankoraŭ pli malfacila por Azianoj ĉar la lingvoj estas tre malsimilaj. Claude Piron [ Klod Piron] estis tradukisto de ĉina kaj angla lingvo en la Monda Organizado de la Saneco. Li skribis ke Esperanto estas almenaŭ 20 foje pli facile lernebla ol la angla por la loĝantoj de orienta Azio.

La internaciaj firmoj kaj komercistoj serĉas la efikecon. Tempo estas mono. Nun la lernado de Esperanto povas esti ankoraŭ pli rapida kun ekzemple Lernu.net, Duolingo, ktp. Se, supozeble, kvar miliardoj da homoj lernas lingvon de internacia komunikado, kaj se ili, meze, lernas bone la lingvon, proksimume laŭ Klod Piron, en 11 000 horoj por la angla kaj 1000 horoj por Esperanto, la ŝparo de tempo estos, por ĉiu de proksimume 5 jaroj de laboro, kaj por ĉiuj de 10 000 horoj X 4 miliardoj = 40 000 miliardoj da horoj. Se la prezo de ĉiu horo estas meze proksimume je kvin dolaroj, do la ŝparo estos de 200 000 miliardoj da dolaroj = proksimume du jaroj de monda produkto.

Ankaŭ serĉistoj ne volas esti ŝtelataj pro la malfacileco de lingvo kiu donas grandajn tempajn kaj financajn avantaĝojn al kelkaj angla-naskiĝ-parolantoj precipe por internaciaj aferoj. E.U, Ĉinio kaj pli larĝe la kvar grandaj landoj BRIĈ povas kune reagi. Kune, ilia produkto estas almenaŭ tri foje la produkto de Usono.

La Esperantistoj devas trovi novajn kulturajn kaj financajn instigojn por la lernantoj de la internacia lingvo. Se Europa Unio kaj Ĉinio povus helpi iomete pli la lernadon de Esperanto per financo, tio estus bone por ĉi tiuj landoj, por 94 % de la monda loĝantaro, por ekologio kaj por homa solidareco.

Kiam studentoj scios ke esperanto helpos gajni monon kaj lerni pli rapide aliajn lingvojn, ili lernos la lingvon kaj registaroj devos favorigi la kursojn en la lernejoj.

11- Ni povas demandi por la lernado de Esperanto dek por cent de la elspezoj por la lernado de la angla. Post dek jaroj, la nivelo de angla estos pli bona, ĉar la lernado de Esperanto akcelas kaj bonigas la lernadon de aliaj lingvoj de 20-25 % proksimume ; kaj ĉiuj kiuj volas paroli facilan helpan komunikan internacian lingvon povos ĝin fari. La instruistoj de lingvoj povas efike kaj rapide instrui Esperanton.

Resumo de la raporto Grin, laŭ la nomo de François Grin (Profesoro, Universitato de Ĝenevo), demandita en 2004 de la franca ministrejo de la nacia Edukado, estas sur Vikipedio :

Vikipedio pri François Grin kaj la Raporto Grin.

Tiu raporto, establita laŭ mendo Alta Konsilo pri la taksado de la lernejo (en Francujo), konsideras plurajn hipotezojn pri la lernado de la fremdaj lingvoj en Europa Unio, el kiuj Esperanto, kiun ĝi konsideras ne nur serioza, sed avantaĝa. Jen sube kelkaj ekstraktoj

...] tri bazaj scenaroj : la « tutangla », la « plurlingvisma » kaj la « Esperanta ». [...]

[...] La lernado de Esperanto estas konsiderinde pli rapida ol tiu de ajna alia lingvo kaj, diversgrade, tiu supereco evidentiĝas sendepende de la gepatra lingvo de la lernanto.

[...] Esperanto estas nenies lingvo kaj pro tio povas facile iĝi ĉies lingvo (Mullarney, 1999), ĝia disvastiĝo estas malpli minaca por la nuntempaj Eŭropaj lingvoj ol estas la disvastiĝo de la angla. [...]

________________________________________

En tiu sama raporto, oni poste parolas pri kiom la angla enspezigas al Britio, rekte aŭ nerekte : privilegiitaj merkatoj, pen-ŝparado por tradukado kaj interpretado, ŝparado en instruado de fremdlingvoj, ktp. La aŭtoro konkludas per sumoj de 10 ĝis 17 miliardoj da eŭroj jare en 2004, (proksimume en 2018 27 miliardoj da euroj) t.e. 1 % de la brita produkto. Plu skribas la aŭtoro : "La sumoj tiel ŝparitaj far la anglolingvaj landoj povas esti reinvestataj alie en la klerigon kaj esploron ; tiu investado produktas certan rendimenton [...] "

Kaj pli poste aldonas la aŭtoro : "Ni memorigu denove, ke neniel estas la angla lingvo kiu estas aparte celita, sed ja la lingva hegemonio kia funkcimaniero, kiu ajn estas la profitanta lingvo, per kiu ĝi estiĝis."

Nun interreta revolucio permesas konigi :

- la facilecon de Esperanto meze dek foje pli facila ol ekzemple la angla ;

-ĝian internaciecon (radikoj proksimaj de eŭropaj lingvoj kaj vortfarado proksima de grandaj aziaj kaj afrikaj lingvoj) ;

-ĝian justecon kaj efikecon ( ĉiu povas ĝin lerni rapide kaj ĝin paroli aux ĝin legi egalece) ;

-ĝian eblecon esti la plej bona saltotabulo por lerni aliajn lingvojn.

Esperanto povas fariĝi helpa internacia lingvo tre utila por ĉiuj kiuj havas internaciajn kontaktojn, kaj tio kostas nenion plie. La lingva politiko pri la internacia lingvo estas la agado la plej grava por Esperanto. E.U. kaj Ĉinio povas havi gravan rolon por Esperanto.

FONTOJ

Claude Piron

http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/europeanorasiatic.htm

http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/china.htm

Vikipedio

https://eo.wikipedia.org/wiki/Lingvopolitiko

Lingvoplanado Lingvoekonomio Lingva imperiismo

Eŭropo Demokratio Esperanto http://www.e-d-e.org/?lang=eo

Europe-Esperanto https://www.esperantoeurope.org/post/l-esp%C3%A9ranto-acc%C3%A9l%C3%A8re-sensiblement-l-apprentissage-des-autres-langues

Esperanto akcelas de 20- 25% la lernadon de la aliaj lingvoj.

lernu.net forumo

Ĉu Esperanto estas la justa internacia lingvo de la revolucio Interreto ?

https://lernu.net/fr/forumo/temo/27035

Esperanto, justa komuna lingvo por Eŭropa Unio kaj por mondo: 50 faktoj ekscii

https://lernu.net/fr/forumo/temo/27035

Ekonomiaj statistikoj www.cepii.fr/CEPII/fr>/publications/economie_mondiale.asp

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin