Xinjiang dispelas ombron de terorismo per stabileco kaj prospero

(GMT+08:00) 2019-12-12 10:28:45     Redaktoro:Xiong

Ekde la 1990-aj jaroj, enlandaj kaj eksterlandaj fortoj de etna separismo, religia ekstremismo kaj perforta terorismo organizis kaj efektivigis milojn da terorismaj okazaĵoj en Xinjiang. La krimoj de perfortaj teroristoj ne nur grave rompis la socian rodon de Xinjiang, sed ankaŭ serioze tretis bazajn rajtojn de lokaj civitanoj.

Rajtoj pri ekzistado kaj disvolvado ne povas esti certigitaj sen sekureco kaj stabileco, se ne paroli pri aliaj rajtoj, kaj ĝuste pro tio, la internacia komunumo rigardas terorismon kaj ekstremismon kiel komunajn malamikojn. La Agadplano de la Unuiĝintaj Nacioj pri Malebligo de Perforta Ekstremismo diris, ke malriĉeco, senlaboreco, manko de laborŝancoj, subedukiteco, distardo kaj uzo de religia kredado estas la ĉefa kaŭzo de perforta ekstremismo, kaj ke ĉiuj landoj devas frue preni preventajn rimedojn kaj bati perfortan ekstremismon. Britio, Francio, Aŭstralio kaj aliaj landoj promulgis novajn kontraŭterorismajn leĝojn aŭ aldonis artikolojn por trakti la defiojn. Iuj landoj starigis senradikaligajn instituciojn aŭ integris influitajn homojn al la socio per profesia trejnado aŭ edukado.

Laŭ siaj kondiĉoj, Ĉinio prenis serion da preventaj rimedoj en Xinjiang. La registaro de Xinjiang starigis centrojn de profesia kaj eduka trejnado por savi tiujn influitajn de terorismo kaj ekstremismo kaj helpi al ili akiri profesian lertecon por vivteno. Tiuj rimedoj estas gravaj kontribuoj al la klopodoj de la internacia komunumo por senradikaligo kaj liveras lernindajn spertojn al landoj delonge obseditaj de terorismo.  

Post efika regado, neniuj terorismaj okazaĵoj okazis en Xinjiang en sinsekvaj 3 jaroj. La viva rajto kaj disvolva rajto de ĉiuj popolanoj gajnis plenan garantion. Tio liveras fortan apogon al ekonomia disvolvo de Xinjiang. En antaŭaj 10 monatoj en 2019, Xinjiang akceptis pli ol 200 milionajn enlandajn kaj eksterlandaj turistojn. Tio altiĝis je 43% kompare kun tiu en la sama periodo de la antaŭa jaro, kaj estis la plej bona pruvo de la kvieteco kaj la stabileco de Xinjiang. De la fino de la lasta jaro, ŝtatoficistoj de diversaj landoj kaj regionoj, internaciaj organizoj, komunikilaj grupoj, kleruloj, kune mil homoj vizitis al Xinjiang kaj plenamplekse jesis fruktojn faritajn de Ĉinio en nuligo de ekstremismo kaj terorismo. Tio montris, ke ĉinaj politikoj pri Xinjiang estas aprobitaj de la internacia socio.

Xinjiang estas pli prospera ol iam ajn. Post dekalkulo de altiĝo de prezoj, en 2018 la produkta totala sumo en Xinjiang altiĝis je 200 obloj kompare kun tiu en 1952. En pasintaj 30 jaroj, enspezoj de lokanoj en Xinjiang altiĝis centoble. De 2014 ĝis 2018, sume pli ol 2.3 milionoj da lokanoj en Xinjiang liberiĝis de malriĉeco. En la venonta jaro, Xinjiang realigos malriĉec-mildigan celon kune kun aliaj regionoj en Ĉinio. Krome la trajta kulturo kaj la religio en Xinjiang ĉiam estas protektitaj, kaj la nacia lingvo estas vaste uzata en kampoj de leĝfaro, administrado, edukado, eldonado, ktp.

La nuna kvieta kaj prospera situacio en Xinjiang estas atingita per malfacila batalado. Neniuj landoj aŭ eksteraj fortoj intervenu en internajn aferojn en Xinjiang. Xinjiang dispelas ombron de terorismo per stabileco kaj prospero, kiuj alportos pli grandan bonon al pli ol 25 milionoj da lokanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin