Fokusoj de la Semajno (Dec. 13)

(GMT+08:00) 2019-12-12 17:33:41     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio lunde esprimis sian konsterniĝon kaj profundan maltrankvilon pri la atencoj al homaj rajtoj en Usono kaj iuj landoj de la Eŭropa Unio (EU).

Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkon, kiam ŝi estis petita komenti raportojn de la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj organizoj, kiuj deklaris, ke estas atencoj al homaj rajtoj en Usono kaj iuj membroj de la EU, inkluzive de kontraŭleĝa reteno de granda nombro da enmigrintaj infanoj kaj oftaj malobservoj de infanaj rajtoj.

Hua diris al gazetara konferenco, ke lastatempe, la kondiĉoj de homaj rajtoj en Usono kaj iuj membroj de la EU daŭre malboniĝis kun la severiĝanta malegaleco de enspezo, rasa diskriminacio kaj ekskluzivo. Ŝi diris, ke dekmiloj da enmigrintaj infanoj estas retenataj en Usono, kaj tiaj familio-disigaj politikoj estigis multajn homajn tragediojn. Protekto de homaj rajtoj ne devas esti nur buŝa servo nek devas esti senkulpigo por interveno en la internajn aferojn de aliaj landoj, sed devas esti realaj kaj respondecaj agoj. Ŝi aldonis, ke Ĉinio esperas, ke Usono plenumos sian promeson pri homaj rajtoj, efike garantios la bazajn rajtojn de ĉiuj grupoj, precipe la vundeblaj grupoj, kaj donos efektivan helpon al disvolvado de homaj rajtoj enlande kaj eksterlande.

Spite al la forta opono de la ĉina flanko, la usona Ĉambro de Reprezentantoj lastatempe adoptis la tiel nomatan "Akton de Politiko pri Ujguraj Homaj Rajtoj de 2019". La internacia komunumo opiniis, ke la movo de Usono, kiu serioze intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio, intence mallaŭdas la staton de homaj rajtoj en Xinjiang, kaj makulas kontraŭterorismajn kaj senradikaligajn klopodojn de Ĉinio, plene malkaŝas duoblajn normojn de Usono en la batalo kontraŭ terorismo.

La siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, dirante, ke adopto de la tiel nomata akto fare de la usona Ĉambro de Reprezentantoj malobservas la internacian leĝon kaj estas publika interveno en la internajn aferojn de Ĉinio. La deklaro diris, ke la ĉina registaro sin dediĉas al batalo kontraŭ "tri fifortoj", kontribuante al la internacia kontraŭterorisma klopodo. Ĉinio havas la rajton protekti sian suverenecon, teritorian integrecon kaj nacian sekurecon.

La irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en sia deklaro, ke interveno en la internajn aferojn de aliaj landoj estas konstanta agado de Usono. Tiu ĉi lando, kiu ekstermis indianajn indiĝenojn, sklavigis afrikanojn kaj faris masakrojn en Afganio, Irako, Sirio, Libio kaj Jemeno, tute ne rajtas klaĉi pri homaj rajtoj kaj etnaj demandoj kaj etnaj aferoj de aliaj landoj.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio marde publikigis la unuan aron da tridimensiaj bildoj bazitaj sur datumoj de la ĵus enorbitigita ter-observa satelito Gaofen-7.

La satelito Gaofen-7, grava parto de la ĉina altdifina ter-observa projekto, estas la unua civila optik-transmisia satelito por tri-dimensia termezuro kaj mapado, kiu povas atingi la submetran difinon.

La publikigitaj 22 bildoj montras la Pekinan Ĉefurban Internacian Flughavenon, la novan Pekinan Daxing-an Internacian Flughavenon, kaj ankaŭ kelkajn regionojn en la ĉinaj provincoj Anhui, Guangdong kaj Shandong. Ankaŭ aviadiloj, veturiloj, konstruaĵoj kaj arboj klare videblas en la bildoj.

La satelito, ĵetita de la Taiyuan-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina norda provinco Shanxi en la 3a de novembro, estas en orbito je la altitudo de 506 kilometroj kaj havas projektitan vivdaŭron de ok jaroj. Pli ol 14 000 bildoj estis akiritaj de la satelito.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin