Novaĵoj (Decembro 13)

(GMT+08:00) 2019-12-13 16:41:45     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13-a de decembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio okazigis ŝlosilan kunvenon pri ekonomia plano por 2020; Okazis nacia memoriga ceremonio por konservi memorojn de viktimoj de la Nankina Masakro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La jara Centra Konferenco pri Ekonomia Laboro okazis en Pekino de mardo ĝis ĵaŭdo. Ĉinaj gvidantoj aranĝis kurson por ekonomio en 2020.

En parolado en la konferenco, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, retrorigardis la ekonomian laboron de la lando en 2019, analizis la nunan situacion kaj skizis ŝlosilajn taskojn por 2020.

Deklaro publikigita post la konferenco diris, ke fronte al la komplika situacio kun pliiĝantaj riskoj kaj defioj hejme kaj eksterlande en 2019, Ĉinio subtenis daŭran kaj bonan ekonomian kaj socian disvolviĝon kaj faris ŝlosilajn progresojn en la "tri malfacilaj bataloj", atingante rimarkindajn progresojn en celita malriĉec-redukto, efikan preventon kaj regadon de financaj riskoj, kaj ĝeneralan pliboniĝon de la medio.

Samtempe, la progreso de la lando en plenumado de la ĉefaj taskoj de la 13a Kvinjara Plano atingis planitan celon, kaj novaj gravaj paŝoj estis faritaj al la finkonstruiĝo de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

La deklaro diris, "La fundamenta kialo estas, ke ni subtenis la centritan kaj unuigitan gvidadon de la Centra Komitato de la KPĈ, konservis strategian rezolutecon, plu serĉis progresojn dum certigo de stabileco, profundigis reformon kaj malfermon, kaj donis plenan ludadon al la entuziasmo de centra kaj lokaj registaroj."

Vendrede en la urbo Nankino, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la Ŝtata Konsilio okazigis la nacian memorigan ceremonion por viktimoj de la Nankina Masakro. Huang Kunming, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ ĉeestis la ceremonion.

Huang diris, ke la solena ceremonio estas okazigita por relerni la historion de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ Japana Agreso, konservi memorojn pri viktimoj de la Nankina Masakro, ĉiuj samlandanoj mortigitaj de japanaj agresantoj, revoluciaj martiroj kaj naciaj herooj, kiuj dediĉis siajn vivojn por la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ Japana Agreso, kaj fremdlandaj amikoj, kiuj rezistis al la japana militarismo kune kun la ĉina popolo kaj oferis siajn vivojn, manifesti la firman starpunkton, ke la ĉina popolo konservos la historion en la memoro, neniam forgesos la pasintecon, alte ŝatas pacon kaj kreos belan estontecon, kaj esprimi la noblan deziron, ke la ĉina popolo senŝanceliĝe sekvos la vojon de paca evoluigo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde diris, ke "timigo kaj paranojo de Ĉinio" estas malsano, kiu povas esti resanigita per forlaso de la nul-suma menso de malvarma milito kaj persisto pri egaleco, reciproka respekto, malfermo kaj inkluzivemo.

Proparolanto Hua Chunying faris la rimarkon en gazetara konferenco responde al la lastatempaj artikoloj de du akademiuloj.

James Curran diris en sia artikolo, ke la retoriko "ĉina minaco" nun transformiĝis en klasikan ruĝan timigon, sed ankaŭ paranoja sindromo, kaj ke la debato pri Ĉinio en Aŭstralio estas proksima al perdo de ĉiu racio kaj proporcio. Fareed Zakaria skribis en sia artikolo "La Nova Ĉina Timigo", ke hodiaŭa Ĉinio estas tre respondeca nacio pri la geopolitika kaj milita fronto.

Hua aprezis la objektivajn sintenojn kaj prundeton de la du akademiuloj, kaj diris, ke iuj okcidentaj politikistoj kaj amaskomunikiloj ŝajnas esti infektitaj per la malsano "minaco kaj paranojo de Ĉinio", ĉiam makulas Ĉinion kaj distordas faktojn. Ŝi diris, ke ĉi tiu fenomeno estas kaŭzita de ilia malĝusta vidpunkto pri Ĉinio, kaj ke Ĉinio neniam lanĉis eĉ unu militon, neniam enmiksiĝis en la internajn aferojn de aliaj landoj, neniam okupis teritoriojn de aliaj landoj kaj neniam rompis internaciajn regulojn kaj ordon.

Pli ol 12 milionoj da homoj en Pekino profitis de la sud-al-norda akva deturna projekto, kiu estas malfermita por uzo ekde la 12a de decembro 2014. Ĝi transigis pli ol 5,2 miliardojn da kubaj metroj da akvo de la akvorezervejo en centra Ĉinio.

Liu Guangming, vicdirektoro de la akvo-afera aŭtoritato de Pekino, diris, ke la pokapa akvolivero de Pekino pliiĝis ĝis ĉirkaŭ 150 kubaj metroj de 100 kubaj metroj dum la pasintaj kvin jaroj.

Laŭ la aŭtoritato, ĉirkaŭ 70% de la deturnita akvo, aŭ 3,5 miliardoj da kubaj metroj, estis liveritaj al akvoprovizejoj, kaj la resta akvo estis uzata por akumuli riverakvon en grandaj kaj mezgrandaj akvokonservejoj en Pekino kaj replenigi subteran akvon kaj akvon en urbaj riveroj kaj lagoj.

Ok landoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) kaj la Regiona Antiterorisma Strukturo de la ŜKO okazigis komunan ekzercadon pri batalo kontraŭ ret-terorismo ĵaŭde en Xiamen de la ĉina sudorienta provinco Fujian.

Kun la partopreno de delegitoj el membroj de la ŜKO kaj plenuma komitato de la Regiona Antiterorisma Strukturo, la ekzercado baziĝis sur scenaro, en kiu internacia terorisma grupo afiŝis informon pri infiltriĝo en landojn de la ŜKO, disvastigante terorismon en la interreto kaj planante teroristajn atakojn.

Dzhumakhon Giyosov, direktoro de la plenuma komitato de la Regiona Antiterorisma Strukturo, ankaŭ ĉefkomandanto de la ekzercado, diris, ke dum la ekzercado, membroj de la ŜKO provis sian kapablon pri malkovro kaj traktado de ret-terorismo, kaj plue antaŭenigis kunlaboron en batalo kontraŭ regionaj terorismaj organizoj sub la kunordigo de la Regiona Antiterorisma Strukturo.

Estro de la ĉina delegacio al la 25a Konferenco de Partoprenantaj Partioj de la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo merkrede alvokis firman efektivigon de la Pariza Interkonsento de 2015 kaj protekton de multflankeco.

En intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua, Zhao Yingmin, kiu estas ankaŭ vicministro pri ekologio kaj medio, diris, ke antaŭ la defio de klimatŝanĝiĝo, neniu lando povas unuope trakti ĝin. Ĉiuj landoj bezonas labori kune kaj plifortigi siajn klopodojn.

Kiel estro de la ĉina delegacio, Zhao ĉeestis la altnivelan segmenton de la konferenco marde kaj faris paroladon. Li diris, ke la prioritato de ĉiuj partioj partoprenantaj la konferencon estas kompreni tute kaj precize la celon difinitan en Pariza Interkonsento, kaj fokusiĝi al la efektivigo de la Interkonsento, surbaze de la principoj inkluzive de la Komunaj sed Diferencaj Respondecoj. Li diris, ke ĉiuj partioj ankaŭ devas kune oponi ĉiajn unuflankajn agojn kaj komercan protektismon, por defendi la komunajn klopodojn de la mondo por traktado de klimatŝanĝiĝo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin