Ĉinio enorbitigis du novajn BeiDou-satelitojn

(GMT+08:00) 2019-12-16 20:03:26     Redaktoro:Yu

Ĉinio sukcese sendis du satelitojn de la navigad-satelita sistemo BeiDou al la kosmo de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la provinco Sichuan lunde je la 15a horo kaj 22 minutoj.

Yang Changfeng, ĉefprojektisto de la navigad-satelita sistemo BeiDou diris, ke la ĵeto markis, ke ĉiuj 24 mezaj terorbitaj satelitoj de la familio BeiDou-3 estis sukcese senditaj al la kosmo, kaj la disaranĝo de la kerna konstelacia sistemo BeiDou-3 estis finita.

La du satelitoj, ĵetitaj per la portoraketo Changzheng-3A, eniris difinitan orbiton post la flugado dum pli ol tri horoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin