Novaĵoj (Decembro 16)

(GMT+08:00) 2019-12-16 16:33:55     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 16a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: artikolo de Xi pri regiona ekonomia disvolvado estis publikigita; Ĉinio suspendis planitajn aldonajn tarifojn sur iuj usonaj produktoj. Sekve estos la programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Artikolo de prezidanto Xi Jinping pri antaŭenigo de regiona ekonomia planado kun komplementaj avantaĝoj kaj altkvalita disvolvado estis publikigita lunde en la 24a numero de la gazeto Qiushi ĉi-jare.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe sendis gratulan mesaĝon al Boris Johnson pro lia reelektiĝo kiel brita ĉefministro.

Li diris en la mesaĝo, ke en la lastaj jaroj, ĉina-britaj rilatoj ĝenerale subtenis disvolviĝon, kaj kunlaboro kaj interŝanĝoj inter la du landoj prezentis grandan potencialon en diversaj kampoj. Rilatoj inter la du landoj kiel konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN kaj ĉefaj ekonomioj de la mondo estas influaj tutmonde. Li esperis, ke la du landoj, surbaze de reciproka respekto, firmigi politikan reciprokan fidon, vastigos pragmatan kunlaboron, antaŭenpuŝos la duflankajn rilatojn por kontinua kaj sana disvolviĝo, kaj pli multe kontribuos por protekto de paco kaj stabileco de la mondo kaj akcelado de multflankeco kaj profunda disvolviĝo de malferma monda ekonomio.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris dimanĉe en Madrido, ke fronte al unuflankeco kaj politiko de forto Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) devas firme subteni multflankecon kaj doni pli da stabileco al la mondo.

Wang faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun la alta reprezentanto de la EU por eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Josep Borrell flanke de la 14a Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Azi-Eŭropa Kunveno. Li diris, ke kiel ampleksaj strategiaj partneroj kaj gravaj fortoj en la procezo de multpolusiĝo, Ĉinio kaj la EU surŝultrigas gravajn respondecojn pri paco kaj disvolvado de la mondo. Fronte al la komplika kaj ŝanĝiĝema internacia situacio, Ĉinio kaj la EU devas fortigi strategian kunordigon kaj porti pli da pozitiva energio al la mondo. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Eŭropo estas partneroj anstataŭ rivaloj, ĉar estas pli multe da konsento ol da diverĝo, kaj pli multe da kunlaboro ol da konkurenco.

Borrell diris, ke la atingoj de Ĉinio en la pasintaj 40 jaroj de reformo kaj malfermo estas miraklo en la homa historio, kaj la disvolviĝo kaj kreskado de Ĉinio en la venontaj 40 jaroj estas neinversigeblaj. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio ludas tre gravan rolon en internaciaj aferoj, kaj estas neeble solvi gravajn mondajn kaj regionajn demandojn, kiel ekzemple klimatŝanĝiĝo kaj irana nuklea demando, sen la partopreno de Ĉinio.

La Dogan-Tarifa Komisiono de la Ŝtata Konsilio diris dimanĉe, ke Ĉinio suspendis la planitajn aldonajn tarifojn sur iuj usonaj produktoj, kiuj devus esti efektivigataj ekde la 12a horo kaj 1 minuto posttagmeze de la 15a de decembro laŭ pekina tempo.

La komisiono diris, ke la suspendo kovras 10-procentajn kaj 5-procentajn tarifojn respektive, sur la importitajn produktojn. Krome, Ĉinio suspendos ankaŭ siajn aldonajn tarifojn sur veturiloj kaj aŭtopartoj fabrikitaj de Usono.

La komisiono emfazis, ke la decidoj estis faritaj por efektivigi la rezultojn de lastatempaj komercaj intertraktadoj inter la du flankoj kaj estas konformaj al la leĝoj kaj regularoj de Ĉinio pri dogano, eksterlanda komerco kaj tarifoj kaj al la bazaj principoj de internaciaj leĝoj. Aliaj aldonaj tarif-rimedoj estos plu efektivigataj laŭ kondiĉo, kaj laboro pri impost-escepto por importaĵoj el Usono iros plu.

La 20a de decembro estos la 20a datreveno de la reveno de Makao al la patrujo. En la pasintaj du jardekoj, okazis grandaj ŝanĝiĝoj al la Makaa Speciala Administracia Regiono, kaj senĉese fortiĝis la kontento de makaaj civitanoj. Danke al la subteno de la centra registaro kaj efektivigo de la principoj "unu lando, du sistemoj", "makaanoj administrantaj Makaon" kaj alta aŭtonomeco, la malgranda urbo kun nur 640 mil loĝantoj leviĝis kaj fortiĝis en intensa tutmonda konkurenco. Ĝi okupas la duan lokon de la mondo laŭ la pokapa malneta regiona produkto kaj estas la dua plej granda turisma kaj libertempumada centro de la mondo. Faktoj en la pasintaj du jardekoj pruvis, ke la principo "unu lando, du sistemoj" estas sukcesa kaj subtenata de la popolo.

Antaŭ la reveno al la patrujo, Makao travivis negativan ekonomian kreskon en kvar sinsekvaj jaroj. La malneta regiona produkto de Makao kalkuliĝis al 51,872 miliardoj da makaaj dolaroj. Post la reveno, la integra disvolvado kun la landinterno revigligis la makaan ekonomion. En 2018, la malneta regiona produkto de Makao atingis 444,7 miliardojn da makaaj dolaroj, ok-oble pli multe ol antaŭ la reveno al la patrujo.

La 25a Konferenco de Partoprenantaj Partioj de la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo finiĝis dimanĉe post senprecedence longtempa longigo, ĉar intertraktantoj ne povis atingi interkonsenton pri detaloj de karbon-merkata mekanismo de Artikolo 6 de Pariza Interkonsento 2015.

La intertraktado devus finiĝi vendrede laŭ origina plano, sed daŭris dum sabato kaj ĝis la dimanĉa mateno. Per la longigo de pli ol 40 horoj, ĝi estis la plej longa en sia historio. La konferenco ofte estis longigita pro intensaj diskutoj.

Carolina Schmidt, prezidanto de la 25a klimata konferenco kaj ĉilia ministro pri medio, diris en la ferma plenkunveno de la okazaĵo, "Ni havis tiel multajn diskutojn ĝis tre malfrue, sen dormi en la tuta nokto."

Dum la pasintaj du semajnoj, delegitoj de preskaŭ 200 landoj fokusiĝis al Artikolo 6 de Pariza Interkonsento 2015, kiu koncernas iujn teknikajn detalojn pri efektivigo de la interkonsento pri konstruado de la merkata mekanismo, precipe la tutmonda karbona merkato.

En la ferma plenkunveno, delegitoj de plej multaj landoj esprimis sian bedaŭron aŭ frustriĝon pro tio, ke la konferenco ne povis atingi la interkonsenton pri Artikolo 6. La laboro restos por plua diskuto en la venonta konferenco, kiu okazos en Glasgovo venontjare.

La Asocio por la Akcelo de Paca Reunuiĝo de Ĉinio en Turkio sabate publikigis la deklaron, dirante, ke ili esprimas fortan kondamnon kontraŭ la adopto de la tiel nomata Akto de Politiko pri Ujguraj Homaj Rajtoj fare de la usona Kongreso kaj la kruda interveno en la internajn aferojn de Ĉinio.

La deklaro diris, ke Xinjiang estas multetna kaj multkultura regiono kaj integra parto de la ĉina teritorio. De post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, precipe de post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, Xinjiang atingis grandan sukceson en la disvolviĝo de ekonomio kaj praktiko de homaj rajtoj. Usono malice atakis la situacion de la homaj rajtoj en Xinjiang, konfuzis veron kun malvero, senbaze akuzis Ĉinion rilate al ĝia politiko pri Xinjiang, kio estas senhonta interveno en la internajn aferojn de Ĉinio.

La deklaro diris ankaŭ, ke terorismo estas la komuna malamiko de la homa socio. De la jaro 1990, multaj terorismaj atakoj estis okazigitaj en Ĉinio, mortigante multajn senkulpajn civilulojn kaj policanojn. La ĉina registaro rezolute prenis firmajn rimedojn laŭ sia leĝo, severe batante terorismon, kio donis al la monda antiterorisma afero utilajn lecionojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin