(Mia Asocio, Mia Urbo)Esperanto en Minga Guazú, Paragvajo

(GMT+08:00) 2019-12-17 17:22:42     Redaktoro:Selena

Alexandra Mendieta el Paragvajo prezentis la filmeton. Bonvole spektu!


Jen estas ŝia konigo pri la video:

Saluton, mi nomiĝas Alexandra Mendieta, kiu estas 23 jaraĝa. Mi decidis esperantigi mian naskiĝurbon, kiu nomiĝas Minga Guazú. Ĝi estas eta urbo, kiu situas tuj apud Orienturbo, kaj unu el la plej grandaj komercaj urboj el Ameriko, la dua plej grava urbo de Paragvajo.

En Ameriko nur du landoj havas oficiale du lingvojn, unu el tiuj estas Kanado, kiu havas oficiale anglan kaj francan lingvojn. Kaj la alia dulingva lando estas Paragvajo ekde 1967, tial ke Paragvajo havas hispanan, kiel preskaŭ ĉiuj landoj en Sudameriko kaj Gvaranian, la lingvon de la gvaraniaj indianoj. La gvarania lingvo estis konsiderata kiel grava kultura trajto de la paragvaja nacio, sed ĝia uzado restis limigita al la buŝa uzado kaj la literaturo de ĉefe folklora karaktero.

Nuntempe oni instruas gvaranian lingvon en lernejoj kiel devigitan kurson, tamen plejmulte el la lernantoj ĝin lernas pure, kaj tio venigas problemojn, ĉar la homoj en la normalaj etosoj ne ĝin parolas pure, sed mikse. Kvankam ekzistas kelkaj naciistoj, kiuj provas ĝin uzi tiel ĉiam. Oni povus eĉ mencii, ke preskaŭ ĉiuj paragvajanoj parolas tiun miksaĵon, kiu estas konata kiel Jopará.

En la kampo kaj la eksteraj partoj de la urboj, tiu miksaĵo enhavas grandan procenton de gvarania, sed en la urboj kaj en oficialaj informoj regas la hispana kaj kelkaj gvaraniaj vortetoj. Ekzemple, unu el la famaj proverboj estas "Jagua ndofaltái karrera hape", kiu konsistas el 3 gvaraniaj vortoj kaj 1 vorto kiu sonas tute same kiel hispana, kaj ĝi signifas litere 'Ne mankas hundoj en ĉiu kurado'.

Paragvajo neniam kreis vere oficiale esperantan asocion, ĉar neniam estis granda grupo de esperantistoj, tamen laŭ mia persona enketo, ekzistis kaj ekzistas kelkaj esperantistoj en mia lando, ili mem studis kaj lernis la lingvon per libroj aŭ per reto, laŭ iu reta informo, kiu ne estas certa, la unuaj esperantistoj paragvajaj kunsidis en 1927. La plejmulto el la paragvajanoj neniam aŭdis Esperanton, tamen mi strebe parolas pri ĝi tre ofte, kaj mi rajtas diri, ke la homoj akceptas kaj interesiĝas je la ideo de internacia lingvo, kiu celas kunigi la popolojn de la mondo. Miaj samlandanoj jam spertas la dulingvecon, kaj mi certas, ke ili povus lerni trian lingvon. Por fari la videon, mi skribis rete al aliaj esperantistoj en mia lando, bedaŭrinde neniu el ili montris intereson partopreni la videon, eĉ kelkaj diris al mi, ke ili ne emas esperantumi plu.

Mi eklernis Esperanton antaŭ unu jaro kaj duono, kaj mi certe scias, ke ĝi ŝanĝis mian vivon. Nun mi havas pli fortan komprenon pri lingvoj, kaj mi jam konvinkiĝas, ke Esperanto ne estas nur lingvo, sed vivmaniero, vojo por sekvi.

Ekde mia esperantistiĝo, mi klopode parolas pri la lingvo kun ĉiuj, kaj mi sukcesis interesi kelkajn, nun mi havas stabilan grupon de 5 lernantoj, kiuj entuziasme kaj fervore lernas nian amatan lingvon. Kvankam ili ne havas la saman nivelon, tamen ili jam scipovas skribi kaj paroli ĝin en eta skalo.

Mi kutime instigas ilin aldoni Esperanton al la ĉiutagaĵoj, kaj tiel pli efike lerni la lingvon. Ni lernas Esperanton per hispana, sed ni uzas gvaranian tre ofte por klarigi konceptojn, esprimmanierojn kaj ĝeneralajn nociojn de la lingvo. Ni ne nur lernas strikte, sed ni amuziĝas per la lingvo, ni konstante ludas, kantas, rakontas sekretojn, deklamas poemojn kaj tiel plu.

Paragvajo estas malmultekosta lando. Ĝi troviĝas en la koro de Sudameriko kaj estas unu el tiuj landoj, kiuj ne ofte aperas en la novaĵoj, tial ni ne havas grandan lavangon de turistoj, tamen de tempo al tempo alvenas turistoj, kiuj scivolemas pri niaj kulturaj riĉecoj, pejzaĝoj, tradicioj, moroj kaj rutino. Ili estas tre tre bonvenaj. En mia lando, ne ekzistas la rasismo, kaj miaj samlandanoj multe amas la eksterlandanojn kaj ilin ricevas kaj ame kaj varme. Sendube kiuj aventureme decidas alveni trovas mirindan lokon plenplenan je belaj virinoj, ĉarmaj viroj kaj amikemaj hundoj.

Ni havas buntan kulturon, ekzemple ni tro ofte frandas Chipa-n , kiu estas malgranda pano farita el amelo, manioko, dur-fromaĝo, lakto, ovoj, butero kaj salo; oni povas ankaŭ aldoni iom da bakpulvoro kaj/aŭ iomete da oranĝsuko kaj sunflora oleo. Ni ankaŭ kutimas manĝi pastajn nutraĵojn faritajn el maizfaruno aŭ manioko envolvitajn en folioj de "güembé" aŭ banano kaj kuiritajn inter varma cindro.

Ekzistas du famaj trinkaĵoj paragvajaj. Unu estas varma kaj la alia malvarma. La varma nomiĝas Mateo, kiu estas speco de infuzata trinkaĵo farita el matea herbo, kutime konsumata tro varma, speciale populara dum malvarmaj vesperoj. Mateo enhavas stimuligajn substancojn, kaj fervoraj fanoj aŭdeblas ofte dirante, ke ĝi sanigas siajn trinkantojn el ĉiuj eblaj malsanoj.

Tamen la plej mirinda kulturaĵo ĉi tie estas la tro ofta trinkado de Terere', kiu estas la oficiala paragvaja trinkaĵo. Ĝi konsistas simple el miksaĵo de malvarma akvo kun paragvaja ilekso, kutime ankaŭ oni aldonas menton, pipromenton, zingibron, kaj similajn. Sed ĝi havas supernaturan povon, kaj ĝi kapablas kunigi familiojn kaj amikarojn, ĝi ĉiam estas trinkata de ĉiuj per la sama glaso, kiu nomiĝas Guampa, eĉ kelkaj povus trovi tiun tradicion malsanema, tial ke ĉiuj trinkas per la sama, sed ni opinias, ke tio faras nian tradicion pli familiema kaj fidema, ĉar ni ne nur kunhavas la glason, sed kunhavas la koron, la vivon kaj la esperon. Ĝi ĉiam nepre devas esti trinkata familie aŭ amikare, dum disvolviĝas agrable paca konversacio. Do oni povus eĉ konkludi, ke Esperanto tre similas al Terere', unu havas lingvan formon kaj la alia havas formon trinkaĵan.

Mi ja antaŭvidas bonan estontecon por Esperanto en mia lando, kaj mi elkore deziras ke pli kaj pli da miaj samlandanoj trovu Esperanton, ne nur kiel lingvon, sed kiel vivmanieron. Tiel ni ĉiutage vekiĝos pli plenplenaj je esperoj por ni mem kaj niaj familioj. Dankon!

(La artikolo reprezentas opinion de verkinto, sed ne Esperanto-redakcio)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin