Esperantistoj festis Zamenhof-tagon en Pekino kaj Tianjin

(GMT+08:00) 2019-12-17 16:40:45     Redaktoro:Ĝoja

Lastajn tagojn en diversaj lokoj de Ĉinio esperantistoj festis Zamenhof-tagon. Ni raportas pri la festo en la ĉina urbo Tianjin kaj la ĉina ĉefurbo Pekino.

La 13-an de decembro vendrede en centro por aktivadoj de sociaj organizaĵoj kaj popolamasoj okazis monata regula renkontiĝo de Tianjin-a Esperanto-Asocio. Dume oni festis Zamenhof-tagon. Unue s-ro Han Zuwu kaj s-ino Wang Jingrong rakontis pri siaj spertoj partopreni la 13-an landan kongreson de Ĉinio, kiu okazis en novembro en Shangyu de la ĉina urbo Shaoxing.

Poste vicprezidanto de Tianjin-a Esperanto-Asocio Han Daqiang konigis disvolvon de la projekto pri monda fotoekspozicio kun la titolo Teo, Amo kaj La Mondo. Sub la aŭspicio de Te-amanta Esperantista Organizo (TEO), Tianjin-a Esperanto-Asocio, Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato, Bazo por Disvastigi Tean Kulturon per la Ĉina Lingvo kaj Hangzhou-a Asocio por Popularigi la Markon de Ĉina Tea Urbo kune lanĉis kaj organizis la ekspozicion. Aprile de 2019 organizantoj ekkolektis fotojn kaj videaĵojn. Post kolektado kaj taksado elektiĝis 200 verkoj el pli ol 30 landoj, kiuj konsistigas bankon de fotoj kaj videaĵoj. Okazos ekspozicioj ne nur en Ĉinio sed ankaŭ en Germanio, Ĉeĥio, Slovakio, Rumanio, Rusio, Bosnio-Hercegovino, Uzbekio, Vjetnamio, Pollando, Sud-Koreio, Brazilo, Barato, Japanio, Irano kaj aliaj landoj de oktobro de 2019 ĝis la fino de 2020. La aktivado estas apogata ankaŭ de Fremdlingva Eldonejo, institutoj pri tea kulturo kaj multaj ĉinaj teaj fabrikoj. En ekspozicioj tra la mondo aperos ne nur fotoj kaj videaĵoj sed ankaŭ teo, te-trinkiloj kaj libroj. Oni povos legi kaj aŭdi rakontojn pri Ĉinio, ankaŭ tuŝi te-trinkilojn kaj gustumi ĉinan teon.

En tiutaga renkontiĝo nome de organizantoj Han Daqiang donis diplomojn kaj memoraĵojn (libro pri tea kulturo kaj DVD-diskoj pri tea kulturo) al tianjin-aj partoprenantoj.

Han Daqiang ankaŭ prezentis novan projekton kunlabore kun Konfuzia Instituto de Banjaluka Universitato kaj la urba Esperanto-societo La Mondo, Banja Luka, Bosnio-Hercegovino: traduko de serblingvaj poemoj en la ĉinan lingvon pere de Esperanto. Laŭplane la nova trilingva poem-kolekto eldoniĝos en septembro de 2020.

Fine membroj de Tianjin-a Esperanto-Asocio voĉlegis la poemojn en Esperanto.

La 14-an de decembro sabate en Ĉina Internacia Eldona Grupo Pekina Esperanto-Asocio okazigis jarforumon kaj festis la 160-an datrevenon de la naskiĝo de L.L.Zamenhof. Pli ol 30 personoj ĉeestis kaj ĉefe per prelegoj oni festis la gravan tagon.

Ankaŭ veteranoj dividis siajn sentojn kaj spertojn pri Esperanto.

S-ro Han Zuwu montras foton pri la 13-a landa kongreso de Ĉinio

Komuna foto de tianjin-aj esperantistoj, kiuj kontribuis al fotoekspozicio Teo, Amo kaj La Mondo kaj ricevis diplomojn kaj memoraĵojn

Ĉeestantoj voĉlegas poemojn

Veterano Tan Xiuzhu dividas sian sperton pri Esperanto  

Veterano Zhu Mingyi rakontas pri sia amikeco kun alilandaj esperantistoj

Veterano Zhou Liuxi babilas pri Esperantologio kaj poemo

Veterano Ye Nianxian rakontas pri siaj propraj sentoj

Xiao Henggang rakontas pri elsendado de E-programoj de Ĉina Radio Internacia

Xiao Huoli dividas siajn spertojn

Yu Jianchao prezentas verkojn de Tiber Sekelj

Wang Yanjing dividas siajn spertojn

Venki (Zhao Wenqi) prelegas

Rafael Zerbetto (Brazilo) prelegas pri Verda Majo

Gaja renkontiĝo

Gaja renkontiĝo

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin