Xi ĉeestis servopretan ceremonion de unua aviadilŝipo konstruita de Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-12-17 20:18:16     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis la servopretan ceremonion de Shandong, la unua aviadilŝipo konstruita de Ĉinio, en Sanya marde posttagmeze.

La nova aviadilŝipo, nomata laŭ Shandong-provinco en orienta Ĉinio, estis transdonita al la Mararmeo de la Popola Liberiga Armeo kaj metita al aktiva servo marde en la mararmea haveno en Sanya, ĉina suda provinco Hainan. La ceremonio komenciĝis je ĉirkaŭ la 4a horo posttagmeze.

Xi donis flagon de la Popola Liberiga Armeo kaj atestilon de la nomado al la kapitano kaj politika komisaro de la aviadilŝipo Shandong, kaj fotiĝis kun ili.

Post la ceremonio, Xi eniris la aviadilŝipon kaj revuis la honoran gvardion. Li ankaŭ inspektis enŝipajn ekipaĵojn kaj demandis pri la laboro kaj vivo de pilotoj de ŝipportataj aviadiloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin