Xi Jinping substrekis, ke disvolvado de Makao profitas de ĉiuflanka plenumado de politiko "unu lando, du sistemoj"

(GMT+08:00) 2019-12-19 21:26:57     Redaktoro:Ĝoja

Ĵaŭde vespere ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis bonvenigan vesperan bankedon de la registaro de la Makaa Speciala Administracia Regiono kaj donis gravan paroladon. Xi Jinping montris, ke la lastaj 20 jaroj depost la reveno de Makao al la patrujo estas tia periodo, en kiu historie la ekonomio de Makao plej rapide disvolviĝis kaj la vivteno de makaanoj plej multe pliboniĝis, kaj makaaj samlandanoj ĝuis la dignon de la granda patrujo kaj havis plej fortan fierecon. En Makao disvolvado de socio kaj ekonomio akiris historiajn atingojn kaj okazis historiaj ŝanĝiĝoj. Tio profitas de la ĉiuflanka plenumado de la politiko "unu lando, du sistemoj", profitas de la forta apogado de la centra registaro kaj la ĉeftero, kaj profitas de aktiva agado de la registaro de la Makaa Speciala Administracia Regiono, kaj unuiĝo kaj strebado de diversaj socirondoj de Makao.

En Makaa Stadiono por Orient-Azia Sportkonkurso la etoso estis ĝojiga kaj varma. Je la 18-a horo Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan eniris en la halon sub la akompano de ĉefadministranto de la Makaa Speciala Administracia Regiono Chui Sai On kaj lia edzino. Ĉiuj stariĝis kaj aplaŭdis por bonvenigi ilin. Xi Jinping donis paroladon. Unue, nome de la ĉina centra registaro kaj la ĉina popolo Xi esprimis elkoran saluton al makaanoj. Li diris, ke en Makao disvolvado de socio kaj ekonomio akiris historiajn atingojn kaj okazis historiaj ŝanĝiĝoj. Tio profitas de la ĉiuflanka plenumado de la politiko "unu lando, du sistemoj", profitas de la forta apogado de la centra registaro kaj la ĉeftero, kaj profitas de aktiva agado de la registaro de la Makaa Speciala Administracia Regiono, kaj unuiĝo kaj strebado de diversaj socirondoj de Makao.

Xi Jinping esprimis sian fidon, ke la praktiko de "unu lando, du sistemoj" kun makaaj karakterizaĵoj certe akiros pli grandan sukceson kaj makaaj samlandanoj certe faros pli grandan kontribuon al la ĉina revo de granda rejuniĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin