Prezidanto Xi renkontiĝis kun ĉefadministranto de MSAR

(GMT+08:00) 2019-12-19 14:15:19     Redaktoro:Yu

Merkrede en Makao, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun baldaŭ eksiĝonta ĉefadministranto de la Makaa Speciala Administracia Regiono (MSAR) Chui Sai On. Li diris, ke la centra registaro plene agnoskas lian diligentan laboron dum 10 jaroj sur la posteno de ĉefadministranto.

Xi diris dum la renkontiĝo, ke Chui kondukis la registaron de la Makaa Speciala Administracia Regiono plene kaj fidele efektivigi la principon "unu lando, du sistemoj", kaj strikte observi la Konstitucion kaj la Bazan Leĝon por regi la specialan administracian regionon en firma kaj pragmata maniero en la pasinta jardeko, farante grandan nombron da novaj atingoj, kaj firmigante kaj akcelante prosperon kaj stabilecon en Makao. Xi aldonis al Chui, ke la centra registaro plene agnoskas lian laboron. Xi esprimis la esperon, ke Chui plu zorgos pri la disvolvado de la lando kaj Makao, aktive subtenos la novan ĉefadministranton kaj la registaron de la speciala administracia regiono en ilia laŭleĝa regado, kaj kontribuos plu al la praktiko de la principo "unu lando, du sistemoj.

Xi atingis Makaon merkrede posttagmeze por ĉeesti kunvenon festantan la 20an datrevenon de la reveno de Makao al la patrujo kaj la inaŭguran ceremonion de la kvina-oficperioda registaro de la Makaa Speciala Administracia Regiono. Li ankaŭ inspektos la specialan administracian regionon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin