Fokusoj de la Semajno (Dec. 20)

(GMT+08:00) 2019-12-20 09:14:44     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke la centra registaro kaj la ĉina popolo ambaŭ fieras pri la atingoj kaj progreso de Makao en la pasintaj 20 jaroj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn post sia alveno al Makao merkrede posttagmeze. Li diris dum parolado al amaskomunikilaj raportistoj en la flughaveno de Makao, "Mi tre ĝojas denove veni al Makao. En oktobro, ni okazigis grandiozan celebradon por la 70a datreveno de la fondo de la Ĉina Popola Respubliko. La 20a datreveno de la reveno de Makao al la patrujo estas alia grava okazaĵo." Li esprimis varman gratulon kaj plej bonajn dezirojn al la makaaj samlandanoj. Li diris, ke estas resumindaj la spertoj kaj karakterizaĵoj de Makao en fidela efektivigo de la politiko 'unu lando, du sistemoj'. Li aldonis, "Ni kunigos manojn por desegni planon pri la estonta evoluado de Makao."

Lunde en Madrido, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi urĝis landojn persisti pri justeco, senpartieco, reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro en praktiko de multflankeco.

Wang faris la rimarkojn dum parolado en la 14a Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Azia-Eŭropa Kunveno en Madrido. Wang emfazis, ke reciproka respekto kaj traktado unu al alia kiel egaluloj estas grava spirito de la Azia-Eŭropa Kunveno. Li rimarkigis, "Ni devas forĵeti ideologian antaŭjuĝon kaj la malnovan pensmanieron de Malvarma Milito, respekti la disvolvan vojon de aliaj landoj taŭgaj al iliaj naciaj kondiĉoj kaj ne trudi proprajn valorojn al aliaj."

Wang diris, ke reciprokprofita kunlaboro kaj komuna disvolviĝo estas la aspiroj de aziaj kaj eŭropaj landoj. Li alvokis klopodojn sinergiigi iniciatojn, ekzemple la Zonon kaj Vojon, la Eŭrazian Ekonomian Union, la eŭrazian interkonektan strategion kaj la Ĝeneralan Planon pri Konektiteco de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

Laŭ donitaĵoj lunde publikigitaj de la Nacia Statistika Buroo, novembre okazis pozitivaj ŝanĝiĝoj al la nacia ekonomio: ĉefaj indicoj estis pli bonaj ol la atenditaj, kaj la ekonomio subtenis stabilan disvolviĝon. Sub la kompleksa situacio kun pliiĝantaj enlandaj kaj eksteraj riskoj kaj defioj, tiaj rezultoj reflektis fortan flekseblecon kaj potencialon de la ekonomio kaj pruvis, ke ne ŝanĝiĝis la ĝenerala tendenco de stabila kresko de la ĉina ekonomio.

La stabileco estis reflektita ĉefe en dungado. En la unuaj 11 monatoj de la kuranta jaro, 12,79 milionoj da laborpostenoj estis nove aldonitaj en urboj de la tuta lando, je 16,3% pli multe ol la jara celo. Laŭ kalkulo, ĉi-jare la nombro de aldonitaj laborpostenoj eble denove superos 13 milionojn. Stabila dungado estas fundamento de la vivteno de la popolo kaj ankaŭ grava angulŝtono de la ekonomia kresko.

Krome, la stabileco montriĝis ankaŭ en eksterlanda komerco kaj fremda investo. En la unuaj 11 monatoj de 2019, la eksterlanda komerco de Ĉinio kreskis je 2,4%; la komerco kun membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kreskis je 12,7%, kaj tiu kun landoj laŭ la Zono kaj Vojo kreskis je 9,9%. Sub la monda situacio de malkreskanta investo, la fremda investaĵo efektive uzata de Ĉinio en la unuaj 11 monatoj ĉi-jare kreskis je 6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La stabila kresko de eksterlanda komerco kaj enfluo de fremda investaĵo reflektas pli profundan kunfandiĝon de la tutmonda merkato kaj la ĉina ekonomio, kaj daŭre helpos stabilan funkciadon de la ĉina ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin