Prezidanto Xi vizitis centron de registaraj servoj kaj lernejon en Makao

(GMT+08:00) 2019-12-19 18:51:10     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde matene vizitis centron de registaraj servoj kaj lernejon en Makao kaj interparolis kun loĝantoj, instruistoj kaj lernantoj.

Sub la akompano de ĉefadministranto de la Makaa Speciala Administracia Regiono Chui Sai On, prezidanto Xi vizitis la Centron de Registaraj Servoj en Hac Sa Wan kaj la Elementan Lernejon sub la Mezlernejo Hou Kong.

La prezidanto estas en Makao por celebradoj de la 20a datreveno de la makaa reveno al la patrujo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin