Esperanta Voĉo---Omaĝe al 55-a Datreveno de Esperanto-disaŭdigo de ĈRI

(GMT+08:00) 2019-12-19 10:30:43     Redaktoro:Pluveta


Saluton, karaj aŭskultantoj. En la 19a de decembro, 1964, naskiĝis Esperanto-disaŭdigo de Ĉina Radio Internacia. Tempo flugas! La salutvorto "Bonan Vesperon" jam akompanis niajn aŭskultantojn 55 jarojn.

Menciante pri nia E-elsendo Duncan Charters, prezidanto de UEA, donis siajn gratulojn kaj bondezirojn, kaj rememoris sian fruan esperantistecon.

En la pasintaj 55 jaroj, pli kaj pli longiĝis la tempodaŭro de nia ĉiutaga elsendo, kaj pli kaj pli riĉiĝis la enhavo de niaj programeroj. Sekve de disvolviĝo de novaj teknologioj aperis la E-retpaĝo de nia redakcio en la unua de majo, 2002. Ekde tiam krom per la mallongonda kaj la mezlongonda elsendo niaj aŭskultantoj povas aŭskulti nian programeron surrete.

En la jaro 2010 nia redakcio publikigis la unuan video-rubrikon Panorame en la retpaĝo. Tio estas tute nova provo por nia teamo. Ĉiuj laborantoj estas komencantoj en la kampo. Tamen per entuziasmo kaj diligenteco ni progresis pli kaj pli multe. En la pasintaj jaroj ni sinsekve publikigis seriojn da videoj, ekzemple Nostalgio, Rakonto de Mandarenaj Pladoj, Bonan Apetiton kaj tiel plu. Ni ankaŭ sukcese okazigis la filmkonkurson Teo kaj Amo.

En oktobro ĉi-jare Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia lanĉis la programon Mia Asocio, Mia Urbo, kunlaborante kun UEA. Ĝis nun ni jam ricevis 25 filmetojn el 14 landoj de kvar kontinentoj. Tio estas plej bona donaco por la 55a naskiĝtago de E-disaŭdigo kaj por la tuta teamo. Pri la ĉeftemo Mia Asocio, Mia Urbo kaj pri la naskiĝtago de nia redakcio iuj kontribuantoj de tiuj filmetoj tion diris.

Karaj aŭskulantoj, koran dankon pro via 55-jara aŭskultado kaj subtenado. Ni esperas, ke nia voĉo, programero, retpaĝo kaj aktivado akompanos vin pasigante belan esperantan tempon. Finiĝis nia speciala programero pri la 55a datreveno de Esperanto-disaŭdigo de Ĉina Radio Internacia. Koran dankon pro via aŭskulto!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin