(Mia Asocio, Mia Urbo)" Bujumbura Esperanto klubo ", Burundo

(GMT+08:00) 2019-12-30 15:49:01     Redaktoro:Pluveta

Saluton. Mi nomiĝas Niyukuri Gilbert el Bujumbura, Burundo, reprezentanto de la klubo "Bujumbura Esperanto klubo".

En la filmeto mi prezentas, ke burundaj gejunuloj de Bujumbura (la ĉefurbo de Burundo) provas diskonigi Esperanton per kulturaĵoj. Ili miksas Esperanton kaj tradiciajn dancojn: ili dancas tradicie sed kantas esperante. Gejunuloj de Buyenzi estas en la klubo kies nomo estas "Umuringa" sed estas alia brilanta klubo de infanoj kiu tre bone dancas, "Amagaba". Ili estas invitataj en diversaj festoj en la urbo kaj estas pagataj, tiel oni enspezas iom da mono el la arto partoprenante en la festoj ... Tiam oni povas memfinanci kaj nutrigis la kason de la klubo. Kiel ili jam estas famaj estas tre facile propagandi por Esperanto.

La du kluboj pagas por si la ĉambroklasojn, la kretojn kaj kuraĝigon por la instruisto de Esperanto. Nia lingvo diskoniĝas, Vivu Esperanto!!

(La artikolo reprezentas opinion de verkinto, sed ne Esperanto-redakcio)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin