Ĉinio, Sud-Koreio kaj Japanio konsentis profundigi kunlaboron en venonta jardeko

(GMT+08:00) 2019-12-25 14:04:37     Redaktoro:Yu

Ĉinio, Sud-Koreio kaj Japanio marde publikigis la Vizion de Triflanka Kunlaboro por la Venonta Jardeko kaj la Frue Rikoltajn Projektojn de Kunlaboro de Tri Flankoj plus X, promesante plibonigi sian kunlaboron en multaj kampoj.

La interkonsento estis atingita en la 8a kunveno de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, kiun ĉeestis ĉina ĉefministro Li Keqiang, sud-korea prezidento Moo Jae-in kaj japana ĉefministro Shinzo Abe en la ĉina sudokcidenta urbo Chengdu. Tiu ĉi jaro markas la 20an datrevenon de la triflanka kunlaboro de Ĉinio, Sud-Koreio kaj Japanio.

Li diris, ke Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio estas gravaj disvolvaj partneroj kaj havas tre komplementajn ekonomiojn kaj industrian kunfandiĝon. Malgraŭ malfaciloj, ili klopodas por atingi kungajnajn rezultojn per kunlaboro kaj trakti malkonsentojn per dialogo. Li faris plurajn sugestojn pri profundigo de kunlaboro inter la tri landoj. Li vokis la tri landojn firmigi la fundamenton de reciproka fido kaj konservi la ĝeneralan situacion de kunlaboro. La tri landoj devas rigardi reciproke la disvolviĝon el objektiva kaj racia perspektivo, konservi ĝustan sintenon pri la historio kaj la estonteco, respekti unu alian rilate al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, fokusiĝi al kunlaboro kun reciproka profito kaj kungajnaj rezultoj kaj solvi malkonsentojn per dialogoj kaj konsiliĝo por krei favorajn kondiĉojn por pli profunda kunlaboro.

La ĉina ĉefministro ankaŭ vokis la tri landojn desegni sian kunlaboron el strategia alteco kaj longtempa perspektivo, difini la direkton kaj ŝlosilajn kampojn de kunlaboro, profundigi pragmatan kunlaboron kaj konstrui la partnerecon.

Rilate al intertraktado pri liberkomerca interkonsento kaj regiona ekonomia integriĝo, Li diris, ke Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio estas firmaj subtenantoj de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) kaj devas antaŭenigi la subskribon de tiu ĉi interkonsento en 2020 laŭ la plano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin