(Mia Asocio, Mia Urbo)"Associazione Esperantista Fiorentina", Italio

(GMT+08:00) 2019-12-25 14:17:25     Redaktoro:Pluveta

Jen estas konigo de Massimo pri "Associazione Esperantista Fiorentina":

Nia urbo ek de la unua momento havis por Esperanto specialan raporton; tion pruvas la fakto ke en ĝi loĝis homoj kiuj ekde tuj montriĝis favoraj al la internacia interkomunikado kaj, dank' al ili, en la jaro 1910 ĝuste en Florenco naskiĝis la "Federazione Esperantista Italiana" (F.E.I.), kiu interalie prizorgis la sintenon de sia unua nacia kunveno.

Dum la pasinta jarcento la esperantomovado montriĝis pli/malpli aktiva en Florenco dank' al la sindonemo de pluraj unuopaj anoj, ĝis kiam dum la jaroj '80 ĝi formale fariĝis vera asocio, "Associazione Esperantista Fiorentina" (A.E.F.).

Nia asocio havis laŭlonge de la tempo plurajn sidejojn en la centra parto de la urbo, kaj nun ĝi situiĝas proksime al unu el la plej gravaj enigaj pordoj al la urbo ĝuste ĉe la antikvaj muroj, la "Porta al Prato". La fizika proksimeco al la urbocentro estas ankaŭ iuspeca kultura proksimeco; fakte A.E.F.troveblas ene de A.R.C.I.(Associazione Ricreativa Culturale Italiana) kaj efektive partoprenas la kulturan vivon de la urbo kun la celo konatigi kaj disvastigi Esperanton.

Tiel do ĉiujare estas organizataj kursoj pri internacia lingvo Esperanto kun la intenco oferti bazan alfabetigon, kaj studgrupoj ene de kiuj estas envojigata kaj prizorgata la pliprofundigo de la lingvo.

En la jaro 2006 okazis en Florenco la Universala Kongreso kaj nia asocio ĝin aktive partoprenis dank' al la efektiva kontribuo de pluraj el niaj anoj. Sendube ĝi montriĝis grava renkontiĝokazintaĵo inter esperantistoj venintaj el pluraj partoj de la tuta mondo, fakto kiu ĉiufoje renoviĝas dum la vojaĝoj kaj la partoprenado de kelkaj el ni al U.K., tiel kiel tiu de Lisbono, de Lille, de Sankta Paŭlo de Brazilo, ĝis la IJK en Sarajevo. 

1 2 3 4 5

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin