Novaĵoj (Decembro 25)

(GMT+08:00) 2019-12-25 15:33:10     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25-a de decembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉinio, Sud-Koreio kaj Japanio konsentis profundigi kunlaboron en la venonta jardeko; Turkio klopodas atingi novan militpaŭzon kun Rusio en Idlib de Sirio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio, Sud-Koreio kaj Japanio marde publikigis la Vizion de Triflanka Kunlaboro por la Venonta Jardeko kaj la Frue Rikoltajn Projektojn de Kunlaboro de Tri Flankoj plus X, promesante plibonigi sian kunlaboron en multaj kampoj.

La interkonsento estis atingita en la 8a kunveno de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, kiun ĉeestis ĉina ĉefministro Li Keqiang, sud-korea prezidento Moo Jae-in kaj japana ĉefministro Shinzo Abe en la ĉina sudokcidenta urbo Chengdu. Tiu ĉi jaro markas la 20an datrevenon de la triflanka kunlaboro de Ĉinio, Sud-Koreio kaj Japanio.

Li diris, ke Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio estas gravaj disvolvaj partneroj kaj havas tre komplementajn ekonomiojn kaj industrian kunfandiĝon. Malgraŭ malfaciloj, ili klopodas por atingi kungajnajn rezultojn per kunlaboro kaj trakti malkonsentojn per dialogo. Li faris plurajn sugestojn pri profundigo de kunlaboro inter la tri landoj. Li vokis la tri landojn firmigi la fundamenton de reciproka fido kaj konservi la ĝeneralan situacion de kunlaboro. La tri landoj devas rigardi reciproke la disvolviĝon el objektiva kaj racia perspektivo, konservi ĝustan sintenon pri la historio kaj la estonteco, respekti unu alian rilate al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, fokusiĝi al kunlaboro kun reciproka profito kaj kungajnaj rezultoj kaj solvi malkonsentojn per dialogo kaj konsiliĝo por krei favorajn kondiĉojn por pli profunda kunlaboro.

La ĉina ĉefministro ankaŭ vokis la tri landojn desegni sian kunlaboron el strategia alteco kaj longtempa perspektivo, difini la direkton kaj ŝlosilajn kampojn de kunlaboro, profundigi pragmatan kunlaboron kaj konstrui la partnerecon.

Rilate al intertraktado pri liberkomerca interkonsento kaj regiona ekonomia integriĝo, Li diris, ke Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio estas firmaj subtenantoj de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) kaj devas antaŭenigi la subskribon de tiu ĉi interkonsento en 2020 laŭ la plano.

La brita ĵurrnalo The Sunday Times lastatempe publikigis artikolon de eksa ĵurnalisto Peter Hunphrey, kiu estis kondamnita al mallibereco en Ĉinio. Hunphrey diris en sia artikolo, ke 6-jara londona knabino trovis frazojn skribitajn en la angla lingvo sur kristnaska salutkarto aĉetita el Tesco, giganto de detalado de Britio, kiuj legiĝas, "Ni estas fremdlandaj malliberuloj en la prizono Qingpu en Ŝanhajo kaj truditaj al laboro. Bonvolu helpi nin kaj informi organizojn de homaj rajtoj." Poste la Brita Brodkasta Kompanio kaj pluraj aliaj okcidentaj amaskomunikiloj raportis tiun ĉi strangan aferon, misfamigante Ĉinion.

Sed la Ĉina Tutmonda Televid-Reto sub Ĉina Komunikila Grupo raportis post intervjuo kun la ĉina liveranto de la brita firmao Tesco, ke la ĉina kompanio pri presado, Yunguang de Zhejiang, neniam havis komercajn rilatojn kun la prizono Qingpu, kaj la mendilo de kristnaskaj salutkartoj por Tesco estis sendepende plenumita de ĉinaj laboristoj en la kompanio, kaj ke Tesco diris en sia skriba respondo al raportistoj de Ĉina Komunikila Grupo, ke neniu atesto indikas, ke la ĉina liveranto malobservis regulojn pri prohibo de mallibereja laboro. Ankaŭ la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis, ke estas nenia devigita laboro de fremdlandaj malliberuloj en la prizono Qingpu.

La vero fariĝis konata al ĉiuj. La tiel nomata akuzo de Hunphrey estas tute senbaza. Ĉinaj amaskomunikiloj intervjuis koncernatojn en la unua tempo, malkaŝante la mensogon de Hunphrey kaj iuj britaj mediatoj per faktoj. La retejo de la ĉina Ministerio de Publika Sekureco malkovris, ke ekde 2003, Hunphrey kaj lia edzino akiris grandan kvanton da informoj de ĉinaj civitanoj per serĉado, aĉeto kaj aliaj kontraŭleĝaj manieroj kaj profitis de la vendo de tiuj informoj. En 2013, Hunphrey estis arestita kaj kondamnita al mallibereco. Li estis malliberigita en la prizono Qingpu 9 monatojn. De post sia liberiĝo en 2015, li kelkfoje fabrikis misfamojn kontraŭ Ĉinio por profito kaj fariĝis fifama.

La Ministerio de Kulturo kaj Turismo diris marde, ke entute 56 000 grandaj entreprenoj en la kultur-rilataj industrioj de Ĉinio kreis proksimume 6,22 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 886,9 miliardoj da usonaj dolaroj) da totala enspezo en la unuaj tri kvaronoj de ĉi tiu jaro, je 7,6% pli multe ol en la sama periodo de la lasta jaro.

La entreprenoj aludas tiujn kun minimuma jara komerca enspezo de 5 milionoj, 10 milionoj aŭ 20 milionoj da juanoj laŭ iliaj klasifikoj.

Gao Zheng, direktoro de la departemento pri industria disvolviĝo de la ministerio, diris en gazetara konferenco, ke la stabile kreskantaj kulturaj kaj turismaj industrioj de Ĉinio fariĝas ĉefaj motoroj por ekonomia kresko, kun plue ĉerpita konsuma potencialo.

Proparolanto de la turka prezidentejo Ibrahim Kalin diris marde, ke Turkio diskutis kun Rusio pri la nova militpaŭzo en Idlib, la nordokcidenta provinco de Sirio.

Kalin diris en la televida gazetara konferenco, ke la intertraktado celas fini oftajn armitajn konfliktojn en la regiono, kaj armita atako devas finiĝi tuj sub la nova militpaŭzo.

Trupoj lojalaj al la siria registaro, sub la subteno de rusaj aeratakoj, lanĉis novan furiozan ofensivon en la provinco Idlib por okupi la lastan fortikaĵon de la ribeluloj en la lando.

Turkio kaj Rusio konsentis en septembro 2018 fari partojn de la provinco Idlib konflikt-mildiga zono, en kiu agresaj agoj estas malpermesitaj.

La ŝtata novaĵ-agentejo SANA raportis, ke la siria armeo diris en deklaro marde, ke ĝi daŭrigos la militan operacon ĝis liberiĝo de la provinco Idlib en nordokcidenta Sirio el "teroristoj".

La deklaro diris, ke la siria armeo ekokupis pli ol 40 urbojn kaj vilaĝojn en la suda kaj sudorienta kamparo de Idlib en la pasintaj tagoj, kiuj okupas la areon de 320 kvadrataj kilometroj. La deklaro instigis civilulojn en Idlib esti for de la ribelulaj pozicioj, rimarkante, ke la armeo liberigos Idlib dum protekto de la vivo de la civiluloj.

Idlib konsiderata kiel la lasta grava bastiono de la siriaj ribeluloj nun fariĝis la ĉefa celloko de la ribelaj grupoj, kiuj evakuis poziciojn tra Sirio post kapitulaco al la armeo.

La iraka parlamento marde aprobis novan leĝon pri elekto. Tio estas parto de la klopodoj por kontentigi la postulojn de la kontraŭregistaraj protestantoj.

Post la voĉdono pri la leĝo, parlamenta prezidanto Mohammed al-Halbousi anoncis, ke la nova leĝo pri elekto estas aprobita.

Laŭ la nova leĝo, ĉiu el la 18 provincoj de la lando havos plurajn voĉdonajn distriktojn, kun unu leĝdonanto elektebla po 100 000 homoj.

La nova leĝo rajtigas al ĉiu leĝdonanto reprezenti specifan voĉdonan distrikton anstataŭ grupojn de leĝdonantoj reprezentantaj tutajn provincojn kiel en la pasintaj elektoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin