Pli altnivela malfermo kreis pli da "ĉina dividendo"

(GMT+08:00) 2019-12-26 19:58:23     Redaktoro:Xiong

Antaŭ nelonge la Komisiono pri Dogana Tarifo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro anoncis, ke ekde la unua de januaro 2020 importa dogano de partaj varoj estos reĝustigita. En la gazetara konferenco de la 26a de decembro proparolanto de la Ĉina Komerca Ministerio diris, ke la malaltigo de importa dogano estas konkreta rimedo plu grandigi la malfermon de merkato, kaj tio ebligos pluan importadon de altkvalitaj produktoj. Efektive en la jaro 2019, kiu baldaŭ forpasos, "malfermo" ĉiam estis la ŝlosila vorto de la ĉina evoluado kaj ankaŭ la ĉefa punkto, ĉe kiu Ĉinio kreis evoluan dividendon por la mondo.

En 2019, fronte al la ekstera medio, kie leviĝis la komercaj protektismo kaj unuflankismo, Ĉinio daŭrigis sian malfermon en la cirkuligo de varoj kaj faktoroj kaj en la kodigo de reguloj, kaj per tio plifortigis sian kapablon kontraŭ krizoj kaj defioj.

Dank' al serio da paŝoj de malfermo al la ekstera mondo Ĉinio en 2019 akiris solidan progreson en ekonomio. En la antaŭa dek unu monatoj la totala valoro de importa kaj eksporta varkomercado de Ĉinio estis 285 000 miliardoj da juanoj, nome kreskinte je 2,4% kompare kun tiu en la sama periodo de la jaro 2018; la eksterlanda kapitalo, kiun Ĉinio efektive uzis, atingis 845,94 miliardojn da juanoj, nome kreskinte je 6%. Aldone al tio, la teknologia novigo de enlandaj entreprenoj ĉiam kreskis, kaj la strukturo de produktaĵoj pli kaj pli optimumiĝis.

Enirante en la novan epokon, kiu postulas pli altnivelan malfermon, Ĉinio daŭre pligrandigos la malfermon de merkato, plue perfektigos la malferman formon, kaj pli optimumigos la medion de komercado. Krom tio, la plurflanka kunlaboro profundiĝos, la konstruado de "Zono kaj Vojo" antaŭeniĝos. Por la tuttergloba merkato, por la interesoj de ĉiuj landoj en la mondo, kaj por ke la tuta mondo dividu la mekanismon, kiu vigligas la fidon pri ekonomio, Ĉinio, kune kun ĉiuj landoj, manon en mano marŝu ĉiam antaŭen.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin