Fokusoj de la Semajno (Dec. 27)

(GMT+08:00) 2019-12-26 15:21:35     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La Dogan-Tarifa Komisiono de la Ŝtata Konsilio diris lunde, ke Ĉinio ĝustigos tarifojn de partaj importaĵoj ekde la 1a de januaro 2020 por antaŭenpuŝi altkvalitan disvolvadon de komerco.

Post aprobo de la Ŝtata Konsilio, la komisiono lastatempe publikigis cirkuleron pri la ĝustigo de importaj tarifoj por efektivigi la spiriton de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la dua, tria kaj kvara plenaj sesioj de la 19a Centra Komitato de la KPĈ kaj la Centra Konferenco pri Ekonomia Laboro.

La komisiono diris, ke la ĝustigo estos farita por grandigi importadon, akceli kunordigitan disvolvadon de komerco kaj medio, antaŭenpuŝi la altkvalitan disvolvadon de la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo.

Por eksciti importan potencialon kaj optimumigi la strukturon de importado, Ĉinio efektivigos provizorajn importajn tarifojn malpli altajn ol la tarifoj de plej favorataj nacioj por pli ol 850 varoj.

La lando efektivigos aŭ reduktos la provizorajn importajn tarifojn sur produktoj inkluzive de frostigita porkaĵo, frostigitaj avokadoj kaj nefrostigita oranĝ-suko por modere pliigi la importadon de ĉiutagaj konsumaĵoj, kiuj estas relative malabundaj en la lando aŭ havas fremdajn trajtojn por pli bone kontentigi bezonojn de la popolo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris lunde, ke Ĉinio firme oponas, ke Usono enlistigis ĝin kiel tiel nomatan "landon de aparta zorgo en religia libereco".

Geng faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti la deklaron de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo pri enlistigo de Ĉinio kaj ok aliaj nacioj kiel tiaj landoj. Geng diris, ke Ĉinio firme oponas la senbazan konduton de Usono, kaj ke la ĉina registaro protektas la liberecon de religia kredado de siaj civitanoj laŭ la leĝo. En Ĉinio estas preskaŭ 200 milionoj da religiaj kredantoj, inkluzive de pli ol 20 milionoj da islamanoj, pli ol 380 000 klerikaj personoj kaj ĉirkaŭ 5 500 religiaj grupoj, kaj ankaŭ ekzistas pli ol 140 000 registritaj lokoj por religiaj aktivecoj. Li aldonis, ke ĉi tiuj bazaj faktoj ne povas esti makulitaj de iu ajn usona politikisto.

Geng diris ankaŭ, ke la ĉina popolo estas plej taŭga por taksi la staton de religia libereco en Ĉinio. Li urĝis Usonon respekti faktojn, zorgi pri sia propra afero kaj ĉesi uzi religiajn demandojn por enmiksiĝi en la internajn aferojn de Ĉinio.

La irana novaĵ-televido raportis, ke sekretario de la Plej Alta Nacia Sekureca Konsilio de Irano diris dimanĉe, ke Irano prenos la kvinan paŝon por redukti siajn devontigojn sub la mejloŝtona nuklea interkonsento 2015.

Sekretario Ali Shamkhani diris, ke post la usona retiro, la tri eŭropaj partioj promesis garantii la ekonomiajn interesojn de Irano laŭ la nuklea interkonsento, konata kiel la Komuna Ampleksa Agadplano, sed ili ĝis nun ne povis efektivigi praktikajn rimedojn por savi ĝin. Li rimarkigis, ke estis usona prezidento Donald Trump, kiu komencis redukti la devontigojn por retiro el la nuklea interkonsento, kaj post tio, Eŭropo kompletigis la usonajn rimedojn ignorante siajn devontigojn. Li avertis, "Se la eŭropanoj ne povus plenumi siajn devojn, ni komencos la kvinan paŝon."

Krom la rekomenco de urani-riĉigado en la subtera nuklea instalaĵo Fordow, Irano komencis konstrui stokejojn de nuklea fuelo kaj riĉigi malalt-gradan uranion ĝis pli alta pureco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin