Novaĵoj (Decembro 26)

(GMT+08:00) 2019-12-26 14:28:18     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26-a de decembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉina kaj japana ministroj pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis en Pekino; 1 homo estis mortigita kaj 4 aliaj vunditaj en bombatako en Irako. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun japana ministro pri eksterlandaj aferoj Toshimitsu Motegi laŭ interkonsento. Ili alte taksis gravan konsenton atingitan de gvidantoj de la du landoj dum renkontiĝo kaj unuanime konsentis konsideri kaj plani rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio laŭ tutmonda vidpunkto, strikte sekvi la kvar politikajn dokumentojn inter la du landoj, firmigi la politikan fundamenton de la duflankaj rilatoj, subteni la tendencon de pliboniĝo de la duflankaj rilatoj kaj konstrui la rilatojn adaptiĝajn al la nova epoko. Motegi diris, ke la japana flanko donas grandan gravecon al la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping en la venontjara printempo kaj volas fari bonan preparon kaj krei favoran atmosferon por la vizito.

La 8a kunveno de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio okazis marde en la ĉina sudokcidenta urbo Chengdu. Flanke de la kunveno, niaj raportistoj intervjuis Jiang Duhao, ĝeneral-vicsekretario de la sekretariejo de la triflanka kunlaboro de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio. Li diris, ke la triflanka kunlaboro utilas al prospero kaj stabileco de la regiono kaj la mondo.

Jiang diris dum la intervjuo, ke la triflanka kunlaboro de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, komencita en 1999, rikoltis riĉajn fruktojn. Okaze de la 20a datreveno de la kunlaboro, gvidantoj de la tri landoj publikigis la deklaron Perspektivo de Kunlaboro inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio en la Venonta Jardeko, kio forte akcelos pli profundan kunlaboron inter la tri landoj. Jiang diris, ke komunikado inter landoj estas bazita sur amikeco inter popoloj, kaj amikeco inter popoloj fontas de reciproka kompreno.

Parolante pri liberkomerca regiono inter la tri landoj, Jiang diris, ke ekonomiaj strukturoj kaj rilatoj inter la tri landoj decidas, ke la tri landoj havas la kondiĉojn de kunlaboro kaj kungajno. La kunveno de gvidantoj reasertis, ke la tri landoj sin dediĉos plu al protekto de libera komerco kaj multflankeco kaj akcelos intertraktadon pri la triflanka liberkomerca interkonsento.

Ĉina Societo pri Studoj de Homaj Rajtoj ĵaŭde publikigis artikolon "Mona Politiko Elmontras la Hipokritecon de Uson-stila Demokratio".

La artikolo atentigis, ke mona politiko estas la ĉefa kialo de la severaj dividiĝoj en politiko kaj socio de Usono. En la lastaj jaroj en Usono, la riĉa klaso havis pli kaj pli gravan influon al politiko, dum malkreskis la influo de popolanoj sur politiko. Mona politiko elmontras la hipokritecon de usona demokratio.

La artikolo rimarkigis, ke mono impregnis la tutan usonan politikan sistemon kaj fariĝis persista malsano en la usona socio. Mona politiko de Usono distordis publikan opinion kaj turnis elektojn en "unuopan spektaklon" de la riĉa klaso. La artikolo montris, ke ekde la 21a jarcento, la elektaj kostoj de la respublikaj kaj demokrataj prezidentaj kandidatoj rapide kreskis, de 700 milionoj da dolaroj en 2004 ĝis miliardo da dolaroj en 2008 kaj 2 miliardoj da dolaroj en 2012. Ĝi aldonis, ke en 2016, usonaj elektoj, inkluzive de prezidentaj kaj kongresaj elektoj, kostis entute 6,6 miliardojn da dolaroj, igante ilin la plej multekostaj politikaj elektoj en la usona historio. Samtempe, granda kvanto da sekreta mono kaj "malhela mono" ankaŭ estis injektitaj en la usonajn elektojn.

La artikolo citis raporton de 2018 de la usona Nacia Brodkasta Kompanio, dirante, ke ĉar la usona Departemento de Financo anoncis, ke ĝi ne plu postulos, ke plej multaj neprofit-celaj organizoj raportu sian fonton de donacoj, la travidebleco de financado por elekto estos evidente reduktita.

La artikolo diris, ke pli ol 40% de televidaj reklamoj elsenditaj de ĉi tiuj eksteraj grupoj por influi kongresajn elektojn estas financitaj de sekretaj donacantoj. Mona politiko estas nepra rezulto de la usona kapitalisma sistemo.

La 16an de decembro en Bruselo, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi faris prelegon sub la titolo "Akceli reciprokan fidon kaj profundigi kunlaboron por brakumi pli belan estontecon". Li klare respondis tri ĉefajn demandojn de komuna zorgo de Eŭropo: Ĉu Ĉinio estas evoluanta aŭ evoluinta lando? Ĉu Ĉinio estas partnero de kunlaboro aŭ rivalo? Ĉu Ĉinio estas amiko de harmonia kunekzisto aŭ minaco?

Ĉinio estas oportuno aŭ defio por Eŭropo? Homoj havas malsamajn respondojn. Por tiuj kun koloraj okulvitroj, la disvolviĝo de Ĉinio plejparte signifas defion kaj minacon. Ĉar delonge ili mezuras aliajn per sia mezurilo kaj plenforte klopodas defendi sian hegemonian pozicion.

Responde al la demando, ĉu Ĉinio estas oportuno aŭ defio por Eŭropo, Wang diris, ke estas diferencoj de sociaj sistemoj, evoluigaj vojoj kaj valoroj inter Ĉinio kaj Eŭropo, tamen ili ne devas esti obstakloj de interŝanĝoj kaj kunlaboro nek devas esti rigardataj reciproke kiel minacoj. Li diris, ke la du flankoj devas turni la atenton al liverado de pli da publikaj varoj al la mondo kaj kontribui al pli ekvilibra ekonomia tutmondiĝo.

Faktoj pruvis, ke estas pli da kunlaboro ol da konkurenco kaj pli da konsento ol da diverĝo inter Ĉinio kaj Eŭropo. Fronte al la kontraŭfluo al tutmondiĝo, Ĉinio kaj Eŭropo devas kunigi la manojn por fortigi la tutmondan regadon, subteni multflankecon kaj protekti liberan komercon, sendante al la mondo klaran signalon de komuna traktado de tutmondaj defioj.

Oficialulo el la iraka Ministerio de Internaj Aferoj diris, ke unu civilulo estis mortigita kaj 4 aliaj vunditaj merkrede en bombatako proksime al piedpilka ludkampo en orienta Bagdado.

Li diris, ke la atako okazis vespere, kiam motorciklo estis eksplodigita apud piedpilka ludkampo en la urbo Sadr proksima al orienta Bagdado, lasante unu civilulon mortigita kaj kvar aliajn vunditaj. Irakaj sekurectrupoj blokis la okazejon kaj komencis enketi pri la atako. Neniu organizo deklaris respondecon pri la atako ĝis nun.

La sekureca situacio en Irako pliboniĝis draste post kiam la iraka sekurectrupoj komplete venkis la militistojn de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato tra la lando en la fino de 2017, sed sporadaj atakoj okazis ankoraŭ en la lando.

La israela armeo merkrede unuafoje konfirmis, ke ili prenis operacojn kontraŭ celoj en Irako por malhelpi transportadon de iranaj armiloj al israelaj malamikoj tra Irako.

Ĉefstabestro de la israela armeo Aviv Kohavi faris la rimarkojn tiutage en kunveno pri sekureco en Tel-Avivo. Li diris, ke estas interna milito en Irako, kaj profite de tio, la trupo Quds de la Irana Islama Revolucia Gvardio kontrabandas armilojn. Li aldonis, ke por malhelpi al malamikoj akiri tiujn progresintajn armilojn, Israelo prenas kaj prenos plu operacojn.

En julio kaj aŭgusto de la kuranta jaro, bazoj kaj arsenaloj de iraka ŝijaista milico, kaj ejoj konsiderataj de Israelo kiel tendaroj de la libana grupo Hezbollah en Irako estis kelkfoje atakitaj. Irakaj kaj israelaj amaskomunikiloj konjektis, ke Israelo devas respondeci pri la atakoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin