Pli ol 300 firmaoj petas partopreni en ĉina importa ekspozicio 2020

(GMT+08:00) 2019-12-27 11:03:29     Redaktoro:Yu

La Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke pli ol 300 firmaoj petas partopreni en la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.

Proparolanto de la ministerio Gao Feng diris en gazetara konferenco, ke ilia registrita ekspozicia spaco sumiĝis je pli ol 100 mil kvadrataj metroj.

La Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estas la unua ekspozicio dediĉita al importado en la mondo kaj akiris fruktodonajn rezultojn en la pasintaj du ekspozicioj.

Gao diris, ke Ĉinio plu malfermos sian merkaton kaj bonvenigas pli altkvalitajn eksterlandajn produktojn kaj servojn eniri la ĉinan merkaton. Li aldonis, ke pluraj novigemaj demonstraj zonoj por faciligi importojn estos disvolvitaj. Krome, la ministerio ankaŭ plibonigos komercan faciligon kaj antaŭenigos la plenan efektivigon de la Interkonsento pri Komerca Faciligo de la Monda Organiza pri Komerco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin