Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio akcelas intertraktadon pri regiona kunlaboro

(GMT+08:00) 2019-12-27 11:20:18     Redaktoro:Yu

Marde en la ĉina sudokcidenta urbo Chengdu okazis la 8a kunveno de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco Gao Feng diris ĵaŭde, ke la gvidantoj atingis konsenton akceli intertraktadojn pri la liberkomerca regiono inter la tri landoj kaj pri Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco kaj konstrui malferman kaj inkluzivan mondan ekonomion.

Gao diris, ke surbaze de altnivelaj atingoj kun komerca signifo en iuj kampoj de la intertraktado pri Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco, la tri landoj klopodos por atingi modernan kaj ampleksan, altnivelan kaj reciprokprofitan interkonsenton pri la triflanka liberkomerca regiono, konstrui malferman kaj inkluzivan mondan ekonomion, oponi protektismon, protekti multflankan komercan sistemon kaj subteni kunlaboron sub multflanka kadro, inkluzive de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj la Grupo 20.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin