Ĉinio, Rusio kaj Irano okazigas komunan mararmean ekzercadon

(GMT+08:00) 2019-12-27 11:37:49     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina armeo diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke Ĉinio, Rusio kaj Irano okazigos komunan mararmean ekzercadon de la 27a ĝis la 30a de decembro en la Omana Golfo.

Wu Qian, proparolanto de la Ministerio de Nacia Defendo, diris, ke la ĉina mararmeo sendos al la komuna ekzercado la misil-ekipitan destrojeron Xining. Li diris, ke la ekzercado celas profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la mararmeoj de la tri landoj, kaj elmontris la bonvolon kaj kapablon de la tri flankoj kune protekti pacon kaj maran sekurecon de la mondo kaj aktive konstrui maran komunumon kun komuna estonteco.

Wu diris, ke la komuna ekzercado estas normala aranĝo de armea interŝanĝo de la tri landoj. Ĝi konformas al rilataj internaciaj leĝoj kaj praktikoj, kaj havas neniun rilaton kun regiona situacio. Wu ankaŭ anoncis, ke komuna milita trejnado inter Ĉinio kaj Tanzanio okazos en Daresalamo de la fino de decembro ĝis la mezo de januaro 2020.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin