Almenaŭ sep homoj mortis pro kraŝo de pasaĝeraviadilo en Kazaĥio

(GMT+08:00) 2019-12-27 13:33:41     Redaktoro:Yu

La kazaĥa Ministerio de Internaj Aferoj diris, ke almenaŭ sep homoj estis mortigitaj, post kiam aviadilo de la kazaĥa flugkompanio Bek Air kun 100 homoj kraŝis vendrede matene proksime al la plej granda urbo Almato de la lando.

La Almata Flughaveno diris en deklaro, ke la aviadilo kraŝis ekster la flughaveno nelonge post ekflugo. Nun iras savado kaj medicinaj personoj laboras surloke.

La flughaveno diris, ke la aviadilo flugis de Almato al la ĉefurbo Nur-Sultano. Ĝi malaperis de la radaro je la 7a horo kaj 22 minutoj matene laŭ loka tempo. La aviadilo havis 95 pasaĝerojn kaj kvin deĵorantojn. Ĝi trarompis betonan barilon antaŭ kolizio kun duetaĝa konstruaĵo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin