Pakistana ambasadoro: Ĉina-pakistana ekonomia koridoro liveras oportunojn

(GMT+08:00) 2019-12-27 13:36:28     Redaktoro:Yu

Pakistana ambasadoro al Ĉinio Naghmana Alamgir Hashmi diris ĵaŭde, ke konstruado de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro liveras bonajn oportunojn por ekonomia disvolvado de Pakistano, kaj ke ŝia lando nun intensigas industrian konstruadon kaj bonvenigas investantojn de ĉiuj landoj.

Ŝi diris, ke la ĉina-pakistana ekonomia koridoro estas unu el la gravaj projektoj de la iniciato Zono kaj Vojo, kaj nun Pakistano antaŭenpuŝas konstruadon de industriaj parkoj, kio kreos vastan spacon por disvolvado. Ŝi aldonis, ke la pakistana registaro liveros bonajn kondiĉojn kaj bonvenigas investantojn de Ĉinio kaj aliaj landoj de la mondo.

Hashmi laboris en la pakistana ambasadorejo en Ĉinio dum jaroj de 2003 ĝis 2007. Ĉi-jare post kiam ŝi enoficiĝis kiel pakistana ambasadoro al Ĉinio, ŝi rimarkis grandajn ŝanĝiĝojn de Ĉinio en la kampoj de infrastruktura konstruado kaj scienctekniko, kaj trovis, ke ĉinoj estas pli memfidaj. Parolante pri ĉina-pakistanaj rilatoj, ŝi diris, ke la frateco inter Pakistano kaj Ĉinio povas elteni diversajn provojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin