Novigo fariĝas nova motoro de Ĉinio kaj nova ŝanco de la mondo

(GMT+08:00) 2019-12-28 16:07:03     Redaktoro:Xiong

Vespere de la 27a de decembro la novageneracia portoraketo Changzheng-5, kiu estas ankaŭ raketo kun la plej granda portopovo en Ĉinio, estis sukcese pafita. En tiu raketo Changzheng-5 oni aplikis pli ol 200 kerne teknologiajn specojn, kaj la procento de novaj teknikoj proksimiĝis preskaŭ al 100%. Sendube, tio estas alia granda progreso akirita de Ĉinio en novigo de teknologio. En la sama tago publikiĝis la informo pri la stato de la sistemo Beidou-3, kiu liveris servon al la tuta mondo ĝuste en unu ronda jaro. En 2019 Ĉinio pafis 7 raketojn kaj 10 satelitojn kaj plenumis aranĝon de ĉefaj satelitoj de la sistemo Beidou-3, kiu donos pli bonkvalitan servon al la mondo. La riveliĝo de tiuj gravaj teknologiaj fruktoj en unu tago signas, ke la teknologia novigo, kiu nun firme marŝas antaŭen, fariĝas nova motoro de Ĉinio en altkvalita disvolvado kaj nova ŝanco de la mondo en ekonomia kreskado.

En 2019, ĉu en la klono de hibrida rizo per genredakta tekniko aŭ en la finkonstruo de la internacia flughaveno Daxing en Pekino, kiu estas honorata kiel "la sepa miraklo en la nova mondo", kaj ĉu en la unuafoja surmara pafado de portoraketo aŭ en la esplorado de artemiziino, Ĉinio faris kontentigajn meritojn. Lastatempe la brita famkonata scienca gazeto "Naturo" resumis gravajn sciencajn novaĵojn por 2019, inter kiuj sin trovis la ĉina "Chang'e-4" pro tio, ke ĝi, per sondilo, surteriĝis sur la ombran flankon de la luno, kaj tio estis unuafoja por la homaro. En la monda novigindica rangolisto en 2019 publikigita de la Monda Organizaĵo pri Intelekta Proprieto Ĉinio viciĝis en la 14a loko de la mondo.

Novigo estas grandega forto, per kiu Ĉinio konstante disvolviĝas. Precipe ekde la komenco de la reformado kaj malfermo en Ĉinio ĉiam regas tiaj konceptoj, kiaj "scienco kaj edukado revivigas landon", "altigo de kapablo je proprainiciata novigado" kaj "konstruado de noviga novtipa lando". Kaj pro tio Ĉinio jam fariĝis la dua granda lando de investado por scienco kaj tekniko.

Nuntempe unuflankismo kaj protektismo elpaŝis kaj konstante furioziĝas, dum Ĉinio praktikas la koncepton de malfermo kaj inkluzivemo en la novigo de scienco kaj tekniko, kaj tio sendube estas utila por la tuta mondo serĉi novan dinamikon de kreskado kaj evoluan vojon kaj rezisti kontraŭ la krizo de ekonomia malsupreniro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin