Helikoptero kraŝis en Havajo kaŭzante mortojn de 6 homoj

(GMT+08:00) 2019-12-28 16:29:10     Redaktoro:邱杰明

Loka oficialulo de Havajo konfirmis, ke helikoptero, kiu portis 7 homojn nome estas 1 piloton kaj 6 pasaĝerojn, inkluzive de 2 infanoj, kraŝis dum sia reveturado en Havejo vendrede. Troviĝis 6 kadavroj kaj neniu postvivanto.

La loka aŭtoritato diris, ke ili reiros al la loko de la kraŝo sabate por serĉi la sepan kadavron.

La kraŝo de la helikoptero estis konfirmita en la Ŝtata Parko Koke'e proksime al la Klifvojo Nu'alolo sur la insulo Kauai, laŭ la informo de la gubernio Kauai.

Ĝenerala konsulejo en Los-Anĝeleso de Ĉinio diris, ke ili jam konfirmis kun usona marborda gvardio, ke estas neniu ĉina civitano en la helikoptero.

Laŭ la raporto de loka komunikilo, ke tiu estas la tria helikoptera kraŝo en Havejo ĉi-jare.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin