Nova leĝo pri valorpapero adoptiĝis post kvar ekzamenoj

(GMT+08:00) 2019-12-28 17:22:03     Redaktoro:邱杰明

Nova leĝo pri valorpapero adoptiĝis sabate en la ferma kunveno de la 13a Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso post kvar ekzamenoj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso tra 4 jaroj.

Estas 14 ĉapitroj kun 226 artikoloj, en la nova leĝo pri valorpapero, inkluzive de emisio de akcio, borsa operacio, aĉeto de borstabeligita kompanio kaj tiel plu.

Kompare kun la malnova leĝo pri valorpapero, la nova versio klare difinas la registran sistemon pri la emisio de akcio, fortigas la protekton de investanto kaj renovigas la sistemon de civila kompensa proceso.

La nova leĝo pri valorpapero validiĝos en la 1a de mardo en la venonta jaro. Tiu markas la gravecon de markatiĝo kaj laŭleĝiĝo de ĉina kapitalmerkato. Kiel la baza leĝo de kapitalmerkato, ĝi profunde ŝanĝos la medion de merkato kaj plibone protektos la disvolvon de reformo de kapitalmerkato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin