Atako de aŭtobombado en la somalia ĉefurbo mortigis 79 homojn

(GMT+08:00) 2019-12-29 13:46:55     Redaktoro:Xiong

Frumatene de la 28a de decembro, ŝosea kontrolejo en Mogadiŝo, la ĉefurbo de Somalio, ricevis sinmortigan atakon de aŭtobombado, kaj pro tio 79 homoj jam mortis.

En ĉi posttagmezo la proparolanto de la somalia registaro Ismael Mukhtar Omar diris al raportisto de la ĉina novaĵagentejo Xinhua, ke la nombro de mortintoj nun estas 79, kaj 149 homoj vundiĝis.

Pri la atenco la somalia prezidento Mohamed Abdullahi Mohamed esprimis fortan kondamnon. En sia deklaro li diris: "Hodiaŭ estas malĝoja tago. Teroristoj faris atakon kontraŭ civiluloj, kaj la atako estas celata al infanoj kaj iliaj gepatroj. Mi doloras kiel la parencoj de la viktimoj."

Tiu ĉi atako estas la plej serioza okazaĵo depost oktobro de 2017 en Somalio. Ĝis nun neniu organizaĵo deklaris sin krei la atencon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin