En Egiptio okazis serioza trafika akcidento

(GMT+08:00) 2019-12-29 14:10:57     Redaktoro:Xiong

La 28an de decembro, en la nordoriento de Egiptio, okazis serioza trafika akcidento, kiu kaŭzis morton de 23 homoj kaj vundiĝon de 7.

Laŭ loka raporto, la akciento okazis sur la ŝoseo de la haveno Said al la haveno Damietta. Aŭtobuso kunportis laboristojn kaj, koliziante kun kamiono, renversiĝis. 23 homoj mortis, kaj 7 vundiĝis. La vunditoj jam estis senditaj al hospitalo. Pri la kaŭzo de la akcidento oni nun faras enketon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin