"Ĉina miraklo" helpas al la mondo redukti malriĉecon

(GMT+08:00) 2019-12-29 18:08:32     Redaktoro:Xiong

Kian senton oni havas prenante manĝon inter nuboj?

En 2019 estis peco de videaĵo, kiu populariĝis tra la reto: familio rondsidante manĝas, rigardante malproksimajn montopintojn kaj teraskampojn, kaj ili estas volvitaj en nuboj kaj nebuloj, kvazaŭ en feomondo. Tie estas la vilaĝeto Ganjiaguo de la gubernio Xiaojin en la provinco Sichuan, Ĉinio, kaj ĝi situas sur alta altitudo, kvazaŭ en nuboj. Oficisto, kiu laboris tie por helpi la lokanojn liberiĝi de malriĉeco, enretigis la videpecon, kaj poste la vilaĝo altiris al si turistojn amase, kaj samtempe tio kuntrenis fervoran vendadon de lokaj produktaĵoj. Kaj dank' al tio la 29 familioj de la vilaĝo kun 109 homoj ĉiuj estis liberaj de malriĉeco.

En 2019 tiaj brilaj rakontoj pri elturniĝo el mizero ankoraŭ estas multaj. En tiu ĉi jaro Ĉinio refoje plenumis la taskon helpi al dek milionoj da homoj eliri el malfaciloj de la vivo, tio estas, 95% de la malriĉaj homoj liberiĝis de malriĉeco, kaj 90% de la malriĉaj gubernioj demetis la ĉapon de malriĉeco. Ĉinio nun faras la finan spurton por elimini paŭperismon kaj konstrui Ĉinion en kompletan bonfartan socion.

En la reduktado de malriĉeco Ĉinio akiris fierindajn meritojn, kaj tio dependas de la ĉina reganta partio kaj de la ĉina registaro, kiuj ĉiam persiste servas al la popolo kaj prenas la reduktadon de malriĉeco kiel ĉefan celon en la disvolvado de ekonomio kaj socio; de la giganta ekonomia bazo, kiu formiĝis per 40-jara akumulado depost la komenco de reformo kaj malfermo; de la koncentro de ĉiuj fortoj por fari gravajn aferojn; kaj de…  tro multaj por fari liston plu.

Laŭ la programo Ĉinio komplete elkonstrui por si bonfartan socion en 2020. Paŭperismo, kiu tra miljaroj ĝenas la ĉinan nacion, baldaŭ metos la finan punkton. Tio ne nur kreos "ĉinan miraklon" en la homara historio pri la reduktado de malriĉeco, sed ankaŭ instigos la internacian socion al aliro al venko super paŭperismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin